Arta Instituto de Ĉikago
La Arta Instituto de Ĉikago, en angla Art Institute of Chicago (AIC), estas enciklopedia arta muzeo situanta ĉe la Ĉikaga Parko Grant. Ĝi enhavas kolekton de arto de Impresionismo kaj Post-impresionismo en sia konstanta kolekto. Ties enhavo inkludas ankaŭ montron de usona pentrarto, eŭropa pentrarto, eŭropa kaj amerika ornamarto, azia arto, moderna kaj nuntempa arto, kaj dezajno pri arkitekturo kaj industrio.
Ties historio datas el arta lernejo kaj galerio fondita en 1866, kaj situantas ĉe 111 South Michigan Avenue en la Historia Distrikto Miĉigana Bulvardo. Ĝi asociiĝas kun la Lernejo de la Arta Instituto de Ĉikago, direktorita de Direktoro kaj Prezidanto Douglas Druick.[1] Ĝi estas la dua plej granda arta muzeo en Usono, post la Metropolita Muzeo de Arto de Novjorko.[2]
Historio
Kolekto
Arkitekturo
Selekto
-
El Greco, Sankta Marteno kaj la almozulo, ĉ. 1597-1600
-
Antoine Watteau, Fête champêtre, 1718-1721
-
Eugène Delacroix, Lukto de Giaour kaj la Paŝa, 1827
-
Édouard Manet, Jesuo mokita de la soldatoj, 1864-1865
-
Édouard Manet, Mara trankvila vetero, 1864-1865
-
Édouard Manet, La filozofo, 1864–1867
-
Gustave Caillebotte, Pariza strato; pluva tago, 1876-1877
-
Pierre-Auguste Renoir, Ĉeakve, 1880
-
Pierre-Auguste Renoir, Du fratinoj, 1881
-
Jules Breton, Kanto de alaŭdo, 1884
-
Paul Cézanne, Marsejla golfo, vidate el L'Estaque, 1885
-
Edgar Degas, La ĉapelvendejo, 1885
-
Georges-Pierre Seurat, Dimanĉa posttagmezo ĉe la Insulo La Grande Jatte 1884–1886
-
Vincent van Gogh, Memportreto, 1887
-
Claude Monet, Somerfino, 1890-1891
-
Paul Cézanne, La pomkesto, ĉ. 1890aj jaroj
-
Henri de Toulouse-Lautrec, Ĉe Moulin Rouge, 1892
-
Paul Gauguin, Kial vi koleras? (No te aha oe Riri), 1896
-
Winslow Homer, Posturagane, 1899
-
Odilon Redon, Sita, 1903
-
Edgar Degas, Komanta virino, ĉ. 1900-1905
-
Claude Monet, Nimfeoj, 1906
-
Kazimir Malevich, Realismo de Futbalisto - Kolormasoj en la 4a Dimensio, 1915
-
Amedeo Modigliani, Jacques kaj Berthe Lipchitz, 1916
-
Grant Wood, American Gothic 1930
-
Edward Hopper, Nighthawks (1942)
Administrado
Notoj
- ↑ Viera, Lauren, "Douglas Druick named director of Art Institute of Chicago", 24a Aŭgusto 2011. Kontrolita 24a Aŭgusto 2011.
- ↑ Roberta Smith. "A Grand and Intimate Modern Art Trove", The New York Times, NYTimes.com, 13a Majo 2009. Kontrolita 2011-06-13.
Eksteraj ligiloj
- The Art Institute of Chicago
- The Art Institute of Chicago: kolektoj
- The Art Institute of Chicago: Inside-Out Antique & Collectable Postcard Exhibit - at The Chicago Postcard Museum
- The Ryerson and Burnham Libraries
- The Terra Foundation For American Art
- A Visitor's Experience: The Art Institute of Chicago
Koordinatoj: 41° 52′ 46″ N 87° 37′ 26″ U / 41.87944 °N, 87.62389 °U (mapo)