Arthur Briggs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arthur Briggs
Persona informo
Naskonomo James Arthur Briggs
Naskiĝo 9-an de aprilo 1899 (1899-04-09)
en Grenada
Morto 15-an de julio 1991 (1991-07-15) (92-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo de Montmartre
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo trumpetisto • ĵazmuzikisto
vdr

Arthur BRIGGS (* 9-an de aprilo 1899 en Charleston (Suda Karolino); † 15-an de julio 1991 en Parizo) estis usona trumpetisto, orkestro-direktisto kaj ĵazmuzikisto.

Vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Briggs alkreskis en orfejo kaj ludis komence en ties orkestro, la Jenkins Orphanage Band, kun kiu lia ankaŭ koncertvojaĝis. En Usono li tamen ne sukcesis fari grandan karieron kiel ĵazmuzikisto. Pro tiu kaŭzo en 1927 li decidiĝis iri al Eŭropo kaj fondis en Berlino sian Savoy Syncop's Orchestra. Li per tio do direktis unu el la unuaj veraj germanaj ĵazbandoj, proksimume tri jarojn, post kiam la germana ĵazpioniro Eric Borchard faris siajn unuajn sonregistraĵojn kun internacie miksita personaro. Briggs krome estis la unua nigrula bandestro, kiu laborigis blankulajn muzikistojn en sia orkestro kaj malgraŭ sia haŭtkoloro ankaŭ povis neniel malhelpate prezenti en kelkaj bandoj de la 1920-aj jaroj. Ĉi tiun eblecon li havis, ĉar en Eŭropo la rasapartigo kaj antaŭjuĝoj kontraŭ nigruloj estis malpli disvastigitaj ol en Usono. Nigruloj en Eŭropo tamen ne estis rigardataj kiel seriozaj muzikisto, sed nur kiel ekzotuloj.

Briggs ne estis la unua nigrula bandestro, kiu laboris en Germanujo. Preskaŭ du jarojn antaŭ li jam la bando de Sam Wooding gastis en Eŭropo kaj faris en Berlino kelkajn surdiskigojn. Arthur Briggs laboris en Berlino por la diskeldonejoj Clausophon kaj poste Deutsche Grammophon. La fruajn sonregistraĵojn de Clausophon supozeble la pola diskeldonejo Syrena vendis ankaŭ en Pollando. Estas interese, ke ili tie ne aperis sub la nomo de Briggs, sed staris la nomo Henryk Gold sur la etikedoj. Gold estis tiutempe la plej fama salonorkestra direktisto, komparebla kun germanaj direktistoj kiel Paul Godwin aŭ Dajos Béla. Briggs laboris dum sia berlina tempo por multaj ĉefaj germanaj dancbandoj. Oni povas aŭdi lin kiel soloisto ekz. je la sonregistraĵo Crazy words – crazy tune de la orkestro de Marek Weber.

Briggs iris kelkajn jarojn poste al Francujo, kie li supriĝis al unu el la ĉefaj muzikistoj de la pariza ĵazmondeto, i.a. per siaj surdiskigoj por eldonejo Swing.

Li mortis en la aĝo de 92 jaroj en Parizo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]