Arthur Dillon (1750–1794)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Arthur Dillon
Pentraĵo de Jean-Hilaire Belloc, 1834
Pentraĵo de Jean-Hilaire Belloc, 1834
Naskiĝo la 3-an de septembro 1750(nun 1750-09-03)
en Bray Wick, Berkshire Flago-de-Anglio.svg Anglio
Morto la 13-an de aprilo 1794 (43‑jara)
en Parizo Flago-de-Francio.svg Francio
Soldata kariero
Rango: Generalo
Information icon.svg
vdr

Arthur Dillon (naskiĝis la 3-an de septembro 1750(nun 1750-09-03), mortis la 13-an de aprilo 1794) estis angla generalo en franca servo sub la Malnova Reĝimo kaj en la Usona Milito de Sendependeco kaj Francaj revoluciaj militoj.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinta en Bray Wick en Berkshire, Anglio, Dillon estis la filo de Damo Charlotte Lee kaj Henry Dillon, 11-a Vicgrafo Dillon de Costello-Gallen, kaj kuzo de Théobald Dillon (kiun oni ne konfuzu kun lia frato, ankaŭ nomita Théobald). Lia avo estis generalo Arthur Dillon. Li estis la avo de Arthur Dillon, ankaŭ militista oficiro.

18-jaraĝa, li edziĝis kun kuzino, Therese-Lucy de Rothe (1751 – 7 septembro 1782); la paro havis du gefilojn: George (kiu mortis 2-jara) kaj Henriette-Lucy (per edziniĝo, Lucie-Henriette, Markizino de la Tour du Pin Gouvernet), memoraĵistino de la Revolucia periodo kaj de la Napoleona erao. Post la morto de sia onklo Edouard, per heredaĵo, li fariĝis kolonelo de la regimento de Dillon.

En 1778, li navigis kun sia regimento al Karibio por kampanji kontraŭ Britio. Li servis en Grenado; Savannah (kie li estis altrangigita al brigadestro); kaj aliloke. Post la Pactraktato de Parizo, li fariĝis guberniestro de Tobago. Lia unua edzino estinte mortinta, li edziĝis kun riĉa franca kriola vidvino el Martiniko, Laure de Girardin de Montgérald, Grafino de la Touche, kun kiu li havis ses gefilojn.

Li revenis al Parizo por reprezenti Martinikon en la Francaj Ĝeneralaj Statoj de 1789 kiel demokrata, reformema reĝisto.

Dillon plenumis militarajn taskojn en tre malfacila tempo por nobelaj oficiroj de la malnova armeo. La 29-an de aprilo 1792 lia kuzo Théobald Dillon estis linĉita de siaj propraj soldatoj post mallonga batalo.[1] Post la Batalo de Valmy kiam Charles Dumouriez revenis al la Belga landlimo kun la plej granda parto de la armeo, li sendis Dillon kun 16 000 soldatoj por formi la korpuson de la Armeo de Ardenoj ĉirkaŭ la 1-an de oktobro 1792.[2] Du semajnojn poste Dillon estis vokita al Parizo por pridemandado kaj estis fine arestita la 1-an de julio 1793 malgraŭ la fakto ke li estis energie defendita de sia adjutanto François Séverin Marceau-Desgraviers. Li estis kondamnita pro aludita partopreno en konspiracio de prizonoj kaj ekzekutita de gilotino la 13-an de aprilo 1794. En la lasta momento li grimpis sur la eŝafodon kriante, "Vive le roi!" (Vivu la reĝo!).[3]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Compte-rendu au ministre de la guerre (Parizo, 1792) ;
  • Exposition des principaux événements qui ont eu le plus d'influence sur la révolution française (Parizo, 1792).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • LAROUSSE, Pierre. (1863–1890) Grand Dictionnaire universel du XIXe siècle. 15 volumoj
  • MOREHEAD, Caroline. (2009) Dancing to the Precipice: The Life of Lucie de la Tour du Pin, Eyewitness to an Era. Harper. ISBN 0-06-168441-4.
  • Biographie moderne, Paris Eymery Éditeur (1815);
  • SIX, G. Dictionnaire des généraux.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Phipps, Ramsay Weston. (2011) The Armies of the First French Republic: Volume I The Armée du Nord. Usono: Pickle Partners Publishing, p. 78. ISBN 978-1-908692-24-5.
  2. Phipps (2010), p. 135
  3. Phipps (2010), p. 137

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Arthur Dillon (1750–1794) en la angla Vikipedio.