Arthur Miller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Arthur MILLER)
Arthur Miller
Persona informo
Arthur Miller
Naskonomo Arthur Asher Miller
Naskiĝo 17-an de oktobro 1915 (1915-10-17)
en Nov-Jorko
Morto 10-an de februaro 2005 (2005-02-10) (89-jaraĝa)
en Roxbury
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kora malsufiĉokardivaskulsistema malsanokancero vd
Tombo Great Oak Cemetery vd
Religio judismo vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Nov-Jorko vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Abraham Lincoln High School • Universitato de Miĉigano vd
Subskribo Arthur Miller
Familio
Patro Isidore Miller vd
Patrino Augusta Barnett vd
Gefratoj Joan Copeland vd
Edz(in)o Marilyn Monroe • Inge Morath • Mary Slattery vd
Infanoj Rebecca Miller • Jane Ellen Miller • Robert A. Miller vd
Parencoj Daniel Day-Lewis vd
Profesio
Alia nomo Jonathan Lovelett vd
Okupo dramaturgo • eseisto • scenaristoĵurnalisto • romanisto • verkisto • prozisto vd
Aktiva dum 1935– vd
Verkado
Verkoj Morto de Komizo ❦
The Crucible ❦
A View from the Bridge ❦
All My Sons ❦
After the Fall vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Arthur MILLER (naskiĝis la 17-an de oktobro 1915 en Novjorko, mortis la 10-an de februaro 2005 en sia loĝloko Roxbury en Konetikuto) estis usona verkisto.

El lia socikritika verkaro plej famas la dramo Death of a Salesman (= Morto de vojaĝa komizo): Pro ĝi li en la jaro 1949 gajnis la Premion Pulitzer.

En 1956 li devis aperi antaŭ la Komitato pri Kontraŭusona Aktiveco de la Usona Kongreso, ĉar Elia Kazan estis malkaŝinta komunan partoprenon en komunismaj kunvenoj. En 1957 la Usona Kongreso deklaris lin kulpa pri malrespekto, ĉar li rifuzis malkaŝi la nomojn de anoj de literatura rondo suspektata pri komunismo. En 1958 la Apelacia Kortumo nuligis tiun juĝon.

De 1956 ĝis 1961 li estis la edzo de la aktorino Marilyn Monroe.

En 1985 li vizitis Turkion kun la brita verkisto Harold Pinter. Ĉe aranĝo de la usona ambasadejo por honorigi Miller-on, Pinter estis elĵetita pro tio, ke li parolis pri torturo en Turkio, kaj Miller foriris kun li por montri subtenon.

Famaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Fokuso (Focus, romano, 1945)
  • Ĉiuj miaj filoj (All My Sons, dramo, 1947)
  • Morto de vojaĝa komizo (Death of a Salesman, dramo, 1949)
  • La Fandujo (The Crucible, dramo, 1953)
  • Vido el ponto (A View From the Bridge, dramo, 1955)
  • La Nekontentuloj (The Missfits, filmscenaro, 1961)
  • Post la falo (After the Fall, dramo, 1964)
  • La Premio (The Prize, dramo, 1968)

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]