Privata kolekto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Artokolektisto)
Pentraĵo de ĉirkaŭ 1651 de David Teniers la juna priskribanta parton de fama kolekto formita de Leopoldo Vilhelmo de Aŭstrio kiam li estis Guberniestro de la Habsburga Nederlando ekde 1647 ĝis 1656.

Privata kolekto estas private posedata kolekto de verkoj (kutime artaĵoj). En kunteksto de muzeoarta galerio, tiu termino signifas, ke iu verko ne estas posedata de tiu institucio, sed estas prunto el unuopulo aŭ organizo, ĉu por portempa ekspozicio aŭ por longdaŭro. Tiu fonto estas kutime artokolektisto, kvankam ĝi povas esti ankaŭ lernejo, eklezia institucio, banko, aŭ alitipa kompanio aŭ organizo. Kontraste, kolektantoj de libroj, eĉ se ili kolektas pro estetikaj tialoj (fajnaj librobindaĵoj aŭ ilustritaj manuskriptoj por ekzemplo), estas nomataj bibliofiloj, kaj iliaj kolektoj estas tipe referencataj kiel libraroj.

Privataj kolektoj jam estis iel popularaj inter kleruloj en la Renesanco kaj plue estis en diversaj epokoj kaj landoj. Lastatempe tre multekostegaj artaĵoj estas aĉetataj de la plej riĉaj kaj influaj gravuloj de la tuta mondo. Fakte artaĵoj estas inter la plej multekostegaj varoj en la tuta mondo kaj ili estas vendataj/aĉetataj plej ofte pere de aŭkcio. Plej ofte tio rezultas en fiskaj profitoj por la artokolektisto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]