Artur Bernardes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Artur Bernardes.

Artur da SILVA BERNARDES /ar'tuR da'siŭva beR'naRdjs/ estis la 7-a prezidento de Brazila Respubliko. Naskiĝis en Viçosa en 1875 kaj mortis en Rio-de-Ĵanejro en 1955. En 1904 iĝis urba konsilanto, en 1907; ŝtata deputito en Minas-Ĝerajso; ŝtata kasisto en 1910; denove ŝtata deputito en 1914; prezidento de Minas-Ĝerajso en 1918. Kiel prezidento de sia ŝtato, batalis kontraŭ la agoj de Usonano Percival Farquhar, posedanto de minejo Itabira Iron Ore Company. En 1922 elektita prezidento de Brazilo. Antaŭ sia posedo de prezidenco, oni provis puĉo. Li iĝis prezidanto en novembro 1922. Pro konstanta minaco de puĉo, li estis tre aŭtoritema kaj premis la opozicion per ĉiuj iloj. En 1924 estis ribelo en San-Paŭlo dum kelkaj tagoj kontraŭ li. En 1926, lasta de sia prezidanteco, sendis al 8-a Brazila Kongreso de Esperanto oficialan reprezentanton. En 1930 apogis Getúlio Vargas, sed, ĉar Vargas fariĝis diktatoro, en 1932 li apogis novan ribelon en San-Paŭlo, kiam la ribelo frakasis, li estis forpuŝita de Brazilo kaj restis en Portugalio dum 18 monatoj. Li ricevis amnistion kaj iĝis federacia deputito en 1934 partoprenante de opozicio. Post fermo de brazila Parlamento de Vargas, li estis forte persekutita kaj restis en hejma prizono. Post fino de diktaturo de Vargas li estis denove federacia deputito. Mortis en 1955.

Eksteraj ligiloj

greke portugale [1]