Arturo Barea

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arturo Barea
Persona informo
Naskiĝo 20-an de septembro 1897 (1897-09-20)
en Badaĥozo
Morto 24-an de decembro 1957 (1957-12-24) (60-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalisto vd
Verkado
Verkoj The Forging of a Rebel vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Arturo BAREA Ogazón (Badajoz, 20a de septembro 1897 - Faringdon, Anglio, 24a de decembro 1957) estis hispana verkisto, aŭtoro de La forja de un rebelde, trilogio inkludita de la kritikistoj inter la plej bonaj verkoj de la rakonta literaturo de la hispanrespublikanaj ekzilitoj, kun la naŭ noveloj kiuj formas Crónica del alba, de Ramón J. Sender kaj la ses noveloj de El laberinto mágico de Max Aub.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ĉar la patro mortis estante nur 34-jaraĝa, la patrino kaj fratoj translokiĝis al Madrido, kie ŝi laboris kiel lavistino en la rivero Manzanaro. Ili loĝis en mansardo loĝejaĉo en kvartalo Lavapiés, sed Barea estis edukita de pli riĉaj geonkloj; li lasis la lernejojn estante 13-jarĝa, kiam mortis la onklo. Poste li laboris en vendejo, kaj poste en banko ĝis 1914. En 1920, li devis iri militservi en la Rif-milito, en kiu li suferis en la Batalo de Annual en 1921. Li edziĝis en 1924 al Aurelia Grimaldos kaj havis kvar filojn, sed la geedzoj separiĝis.

Dum la Respubliko li aliĝis al sindikato UGT. Dum la milito li apogis la respublikan tendaron per misioj kaj kulturaj kaj propagandaj. Li estis respondeculi de la servo de cenzuro de la eksterlanda gazetaro, kiu kontrolis la komunikojn de la ĵurnalistoj el la konstruaĵo Telefónica de Gran Vía. Tie li vivis la sieĝon al Madrido kaj la bombardadon kontraŭ la alta konstruaĵo kiu estos ofta celo de la frankista armeo.[1]​ Li ankaŭ partoprenis en radielsendoj el protektita kelo, laŭ la pseŭdonimo «La voz desconocida de Madrid» (La nekonata voĉo de Madrido).[2]

En 1938 li edziĝis al aŭstria ĵurnalistino Ilse Kulcsar, kiu estis lia ĉefa tradukistino de la anglalingva versio de liaj libroj. Je la fino de la milito, li ekziliĝis al Anglio, kie li ricevis la britan ŝtatanecon en 1948, kaj pluigis literaturan verkadon ĝis sia morto. En Granda Britio li sekvis siajn radiajn taskojn, kaj faris pli ol 900 elsendojn en la BBC laŭ la pseŭdonimo Juan de Castilla.[3]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Kvankam li verkis en hispana, liaj verkoj estis publikigitaj unue en angla kaj, nur poste, en hispana (fare de la eldonejo Losada, en Argentino),[4] escepte du dek rakontj pri la milito inkluditaj en Valor y miedo: relatos, publikigitaj en Barcelono en 1938. Oni konsideras lia plej grava verko la trilogion membiografian La forja de un rebelde de 1951, kiu estis tradukita al la angla fare de Ilse Kulcsar, lia edzino, kun la titolo The Forging of a Rebel. La verkon komponas tri volumoj: la unua pri liaj infanaĝo kaj adolesko, la dua pri lia sufero en la Rif-milito kaj la tria pri la enlanda milito. La libro estistiom sukcesa ke ĝi estis la kvina hispanlingva libro plej multe tradukita en la mondo en la 1950-aj jaroj, tre multe laŭdita en Usono, kio ebligis lin dediĉi sin al verkado, kvankam ĝi estis malpermesita en la frankisma Hispanio.[5] Li poste komponis Lorca: the poet and the people, 1944, kaj Unamuno, 1952. Ilse Kulcsar eldonis post lia morto (1960) disajn rakontojn de Barea en El centro de la pista.

  • Valor y miedo, 1938.
  • La forja de un rebelde, 1941-1944. I. La forja. II. La ruta. III. La llama. Buenos Aires, Losada, 1951; Barcelona, Debolsillo, 2007.
  • Lorca, el poeta y su pueblo, 1944. 'Los Galeotes' Instituto Cervantes en 2018.
  • Unamuno, 1955 (eseo).
  • La raíz rota, 1952. Buenos Aires, Santiago Rueda, 1953; Madrid, Salto de Página, 2009. (romano)
  • El centro de la pista, 1960 (noveloj).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. García Algarra, Javier (2012). "De Gran Vía al Distrito C. El patrimonio arquitectónico de Telefónica". Doktoriga disertacio, Dpto. Historia del Arte, UNED, 2012, pp. 388-390.
  2. William Chislett, "Recuperando a Arturo Barea", El País, 22-12-2012, p. 31
  3. rtve (eld.). «La Forja, obra clandestina en el franquismo». rtve. Konsultita la 1an de novembro 2012.
  4. [1] Julio Llamazares, «Barea», El País, 06-01-2018
  5. Ana Campoy, "Arturo Barea, la forja de una memoria" en JotDown (marto 2017): [2]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Arturo Barea en la hispana Vikipedio.