Arunda Nobela Rajd-Societo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arunda Nobela Rajd-Societo
emblemo
Maestranza de caballería
Komenco 1572 vd
Lando(j) Hispanio vd
Sidejo Ronda
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Arunda Nobela Rajd-Societo (hispane Real Maestranza de Caballería de Ronda) naskiĝis per la Reĝa Breveto de la reĝo Filipo la 2-a la 6an de septembro 1572, sendata al la urbaj konsilioj de la reĝlando instigante al la kreado de asocioj por stimuli la toreadon. La konsilio de Arundo interkonsentis la 3an de aŭgusto 1573, informi al la reĝo pri la formado de la Asocio (Frataro) Sankta Spirito kaj pri la statuto per kiu ĝi funkcias.

Laŭ la Reĝaj Ordonoj aprobitaj la 7an de februaro 1817 la celoj estas; plena obeo al la ordonoj de la reĝo, rekta moralo de ĝiaj individuoj, lerteco en la dresado de armiloj kaj la rajdado, kaj observo de la Ordonoj kaj obeo al la interkonsentoj prenitaj en la Ĝenerala Asembleo.

Post la kreado de ĉi tia societo en Arundo, estis kreitaj aliaj en Sevilo (1670), Granado (1686), Valencio (1697) kaj laste en 1819 en Zaragozo.