Arūnas Matelis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arūnas Matelis
Naskiĝo la  9-an de aprilo 1961(nun 1961-04-09) (63‑jara)
en Kaŭno, Litovio
Sukcesis kiel filma reĝisoro
Persona informo
Ŝtataneco Litovio
Alma mater Universitato VilnoLitovia Muzika kaj Teatra Akademio
Okupo
Okupo filmreĝisorofilmproduktoroscenaristo • reĝisoro
vdr

Arūnas Matelis (naskiĝis la 9-an de aprilo 1961 en Kaŭno, Litovio) estas litova filma reĝisoro kaj filmproduktoro. Li internacie konsideratas inter la plej elstaraj litovaj reĝisoroj el la tempo fine de la 20-a jarcento.

Inter la jaroj 1979 kaj 1983 li studis matematikon en la Universitato Vilno. Fine li ĝis la jaro 1989 studis filmfaradon en la Litovia Muzika kaj Teatra Akademio (Lietuvos muzikos ir teatro akademija). En 1992 li fondis la filmproduktan firmaon Nominum, unu el la unuaj sendependaj tiutemaj firmaoj de Litovio. Per sia firmao li ĝis nun produktis pli-malpli 20 kinejajn filmojn.

Ekde la fino de la 1980-aj jaroj li publikigis unuajn mallongajn filmojn en la 35-milimetra filma formato, interalie la dekminutan filmon Dešimt minučių prieš Ikaro skrydį ("Dek minutojn antaŭ la flugo de Ikaro"). Temis pri la unua filmo farita en la arta kvartalo Užupis de Vilno. Sekvis pliaj dokumentaj mallongvaj filmoj sub lia reĝisorado.

Kune kun sia amiko Audrius Stonys, same filmproduktoro, Arūnas Matelis por litovia prezentejo en la Monda Ekspozicio 2000 en Hanovro, Germanio produktis la filmon Skrydis per Lietuvą arba 510 sekundžių tylos ("Flugo super Litovio aŭ 510 sekundoj da silento"), en kiu dum 8 minutoj el aviadila perspektivo prezentiĝas la pejzaĝo kaj kulturo de Litovio.

Internacie aparte atentiĝis lia 52-minuta filmo Prieš parskrendant į Žemę ("Antaŭ la reflugo al la tero"). En tiu filmo li prilaboris la okmonatan hospitalan restadon de sia filino malsana je leŭkemio, kaj bildigas la ĉiutagan vivon de la infanaj pacientoj de pediatria-onkologia hospitala unuo. La filmo en 2005 nomumiĝis en la kategorio "plej bona dokumenta filmo" por la Eŭropa Filmpremio. Samjare li ricevis la nacian kulturon kaj artan premion de Litovio (Nacionalinė kultūros ir meno premija).

En 2006 Arūnas Matelis iĝis plena membro de la Eŭropa Filmakademio kun la rajto voĉdoni.

Filmaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 1990: Dešimt minučių prieš Ikaro skrydį ("Dek minutojn antaŭ la flugo de Ikaro")
  • 1993: Autoportretas ("Memportreto")
  • 1996: Iš dar nebaigtų Jeruzalės pasakų ("El la ankoraŭ nefinitaj fabeloj pri Jerusalemo")
  • 1998: Pirmasis atsisveikinimas su Rojumi ("Unua adiaŭo de la paradizo")
  • 1999: Priverstinės emigracijos dienoraštis ("Taglibro pri perforta elmigro")
  • 2000: Skrydis per Lietuvą arba 510 sekundžių tylos ("Flugo super Litovio aŭ 510 sekundoj da silento")
  • 2003: Sekmadienis. Evangelija pagal liftininką Albertą ("Dimanĉo. Evangelio laŭ la liftisto Albertas")
  • 2005: Prieš parskrendant į Žemę ("Antaŭ la reflugo al la tero")
  • 2008: Išpažintis ("konfeso")
  • 2008: Žmogus - Arklys ("homo - ĉevalo")

Rilatoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

En sia junaĝo, Arūnas Matelis estis en la sama infana "internacia klubo" (Interklubas) de Kaŭno kiel la (du jarojn pli juna) esperantistino Remigija Rudaitytė, kiu ankaŭ aktivis en la urba junulara Esperanto-klubo Ondo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Arūnas Matelis ĉe Interreta filma datumbazo (angle)