Asa Butterfield

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Asa Butterfield
en novembro 2011
en novembro 2011
Persona informo
Asa Bopp Farr Butterfield
Naskonomo Asa Maxwell Thornton Farr Butterfield
Naskiĝo la  1-an de aprilo 1997(nun 1997-04-01), do nun 26-jara
en en Londono-Islington
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Stoke Newington School and Sixth Form vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro • televida aktoro vd
Aktiva dum 2006– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Asa BUTTERFIELD (naskiĝis la  1-an de aprilo 1997(nun 1997-04-01) en Londono-Islington, do nun 26-jaraĝa) estas brita aktoro.

Laŭ la nuna stato li estas konata ĉefe pro sia rolo en la filmo La knabo en striita piĵamo, dramo pri la Holokaŭsto.

Vivo kaj aktora kariero[redakti | redakti fonton]

Asa Butterfield naskiĝis en Londono-Islington. En aĝo de 7 jaroj li komencis aktori en la teatro pri junaj aktoroj de sia hejmurbo. Mallonge poste li ekhavis unuajn rolojn en televidaj filmoj, interalie pro siaj okuloj de rara helbluo. Jaron poste li ricevis la ĉefrolon en la filmdramo La knabo en striita piĵamo. Li elektiĝis ne nur pro sia aktora talento, sed ankaŭ pro tio ke li preskaŭ nenion sciis pri la Holokaŭsto. Danke al tio li povis, kiel intencite, kredinde bildigi la senkulpan naivecon de la juna germana knabo Bruno.

Preskaŭ samtempe al la filmado de la dramo "La knabo en striita piĵamo", Asa Butterfield ankaŭ kandidatiĝis por rolo en la filmo Mr. Nobody, kaj ankaŭ ricevis tiun rolon. Ĉar tamen fine la filmaj periodoj de ambaŭ produktaĵoj parte okazis paralele, kaj ne eblintus partopreni en ambaŭ filmoj, li preferis la rolon en "La knabo en striita piĵamo".

Sekvis rolo en la brita televida serio Merlin, kaj la horora filmo Wolfman. En 2012 li videblas interalie en la familia filmo Nanny McPhee and the Big Bang kun la aktorinoj Emma Thompson kaj Maggie Gyllenhaal, kaj sub la reĝisorado de Martin Scorsese en la tridimensie farita kineja filmo Hugo (angle) respektive Hugo Cabret (france, germane, itale kaj alilingve): en tiu filmo li same havas la ĉefan rolon, kaj li aktoras flanke de la kolegoj Chloë Moretz, Sacha Baron Cohen, Ben Kingsley kaj Jude Law.

Listo de filmoj[redakti | redakti fonton]

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Jaro Titolo Rolo
2007 Son of Rambow Brethren Boy
2008 La knabo en striita piĵamo Bruno
2009 Arthur et la Vengeance de Maltazard Juna Arthur
2010 Nanny McPhee and the Big Bang Norman Green
2010 The Wolfman Younger Ben Talbot
2011 Hugo Hugo Cabret
2013 Ender's Game Ender Wiggin
2014 X+Y Nathan Ellis
2015 Ten Thousand Saints Jude Keffy-Horn
2016 Miss Peregrine's Home for Peculiar Children Jacob "Jake" Portman
2017 The House of Tomorrow Sebastian Prendergast
2017 Journey's End Jimmy Raleigh
2017 The Space Between Us Gardner Elliot
2018 Then Came You Calvin Lewis
2018 Time Freak Stillman
2018 Slaughterhouse Rulez Willoughby Blake

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]