Marin Ljubin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Asen Grigorov)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Marin Ljubin
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1902 (1902-11-30)
Morto 30-an de novembro 1984 (1984-11-30) (82-jara)
Lingvoj Esperantobulgara [#]
Ŝtataneco Bulgario [#]
Profesio
Alia nomo Marin Ljubin [#]
Okupo esperantistoĵurnalisto • poeto • tradukisto [#]
Laborkampo translations from Bulgarian • translation into esperanto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Marin LJUBIN, vera nomo Asen GRIGOROV (19031985), estis bulgara esperantisto kaj poeto kaj verkisto. Li profesie laboris kiel funkciulo de Bulgara Laborista Esperanto-Asocio kaj estis redaktoro de ties eldonaĵoj. Li estis membro de la Internacia Asocio de Revoluciaj Esperantaj Verkistoj (IAREV) ekde ties fondiĝo en 1931.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Li estis aŭtoro de du originalaj esperantlingvaj literaturaĵoj, nome la poemaro Ruĝa Aŭroro (aperinta en du eldonoj en 1930 kaj 1932) kaj de la novelaro La himno (1931).

En la komunista epoko de Bulgario li plurajn jarojn funkciis kiel redaktisto de la revuo Bulgara Esperantisto kaj de la revuo Nuntempa Bulgario.

Li estis la iniciatinto de studenta Literatura Rondo en 1964 al kiu aliĝis verkemuloj kaj tradukemuloj[1].

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Leo Tolstoj: Post la balo (PACO 6/1978, p. 8-10, germana eldono)

[redakti | redakti fonton]

Nekrologo verkita de L. Raeve kun detala verkaro aperis en la revuo Internacia Ĵurnalisto, 1985-3, p. 19.



Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Venelin Mitev, "Dividu kun pli multe da homoj viajn malgrandajn inventaĵojn", en : Tradukarto, 1991, Bulgara Esperanto-Asocio.