Triloba azimeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Asimina triloba)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Triloba azimeno
fruktoj de triloba azimeno (Asimina triloba)
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Subklaso: magnoliedoj Magnoliidae
Ordo: magnolialoj Magnoliales
Genro: azimeno Asimina
triloba azimeno Asimina triloba
(L.) Dunal
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La triloba azimeno[1] (latine Asimina triloba) estas planto de la genro azimeno, indiĝena en la oriento de Norda Ameriko, de la sudo de Ontario kaj Novjorko al Nebrasko, Florido kaj oriento de Teksaso.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas granda arbusto aŭ eta arbo kun alto ĝis 11 metroj.

La folioj estas defalaj, spirale aranĝitaj, larĝe lancetformaj kaj 15–30 cm longaj.

La floroj estas malhelruĝaj 2–5 cm en diametro, kun tri sepaloj kaj ses petaloj; ili malbonodoras.

La frukto de tiu nearktisa planto estas flavoverda manĝebla bero kiu longas 5–15 cm.

Interno de la frukto

Referencoj kaj eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]