Assassin's Creed

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Assassin's Creed
Disvolvo Ubisoft Montreal
Eldoninto Ubisoft
Distribuo Steam
Direktoro Patrice Désilets
Muziko Jesper Kyd
Produktoro Jade Raymond
Serio Assassin's Creed
Platformo Xbox 360
Ĝenro ago-aventura ludo
Ludomaniero unuludanta videoludo
Regilo ludstirilo
PEGI-klasifiko PEGI 18
ESRB-klasifiko Mature (Adoltoj) 17+
vdr

Assassin's Creed: signifante angle "La kredo de la Asasino" estas komputilludo kreita ĉe Ubisoft en 2007

Originala scenaro, entute sukcesa realigo, tiu priserĉo ene de la Sankta Tero de krucmilitoj, privilegias ruzon super perforto, kaj lasas al oni grandan liberecon de ago en tre realisma dekoro.

Ludado[redakti | redakti fonton]

Assassin's Creed rakontas la travivaĵojn de Desmond Miles, simpla kelnero devigita de sciencistoj pruntepreni "Animus", strangan maŝinon kapablan deĉifri la "genetikan memoron" de individuo. Kaj tiel rekonsistigi la vivon de praulo de Miles, kiu vivis en Sankta Tero en la 12-a jarcento... Dum la tria krucmilito! Lia profesio certe ne plibonigos la aferon, ĉar Altaïr, la persono, kiun vi enkorpigos, estas ano de la kunfrateco de Asasinoj, kaj krome unu el iliaj elitoj... via unua misio, kiu konsistigas inicadon al ludo, kaj ebligas aprezi ĝiajn meĥanismojn, estos terura fiasko. Retrogradigita de via mastro al rango de novico, vi malgajnas preskaŭ ĉiujn viajn povojn... Vi devos, por regajni ilin, krimi naŭ murdojn en Damasko, JerusalemoAkko. Por aliri al tiuj mistikaj urboj, vi rajdos, helpe de kompaso kaj distanc-kalkulilo, por trovi la ĝustan vojon. Danĝeroj estas limigitaj, tamen vi devos atenti en la urboj, kie Templanoj, kiuj malamas vin, gardostaras. Vi sukcesos trapaŝante, kaŝite sub kapuĉo. Survoje, vi renkontos turojn, kiuj konsistigas idealajn vidpunktojn kaj pririĉigos la priskribojn de via mapo. Tiuj turojn vi surgrimpos, profitante viajn atletajn ecojn. Vi devos nur elekti vian vojon al la supro, la programo prizorgante mem la adekvatajn movojn. Vera baleto kun malofta beleco, eĉ se la ripetiĝo de tiuj grimpadoj iom malgrandigas la plezuron laŭlonge. Supre, nova artfajraĵo malkovrante grandiozan pejzaĝon. Kaj por malsupreniri, vi povos uzi "salton de Fido": spektakla salto en la vakuo ĝis alteriĝo en pajlo-staplon... se vi elektis la ĝustan startpunkton (feliĉe signalitan). Komence amuzaj, tiuj trairoj fariĝas iom tedaj kaj povas esti preteriritaj post ia ludnivelo. En urboj, male, la ludo havas plenan amplekson. Ili estis belege modelizitaj, svarmas de vivo kaj abundas surteraj aŭ peraeraj vojoj. Por aliri al via celo, vi povos resti surtere aŭ fari akrobataĵojn de tegmento al tegmento. Restante sur la vojoj, vi singardu fari nenion, kiu povus altiri la atenton de soldatoj. Se vi estos vidita, vi povas ekkuri por forkuri el iliaj rigardoj, kaŝiĝante en la homamason. Tamen, vi ankaŭ povas elekti forton kaj ataki gardistojn (vi atentu, ke ili ne estu tro multnombraj). Bataloj povas ankaŭ esti necesaj por helpi civitanon atakitan de soldatoj, tiun helpon li repagos al vi. Tiu diverseco de vojoj kaj rimedoj konsistigas unu el la fortaj punktoj de tiu ludo, la duarangaj priserĉoj ebligante ankaŭ variigi la celojn. La tri-dimensia realigo estas belega kaj la animacioj mirindaj, krom la rajdadoj, malbone realigitaj.

Rekvizitoj[redakti | redakti fonton]

PC Pentium D 2.6 GHz (Core Duo 2.2 GHz rekomendita), WIN.XP SP2/SP3, Vista, 1 Go da RAM por XP, 2 Go por Vista / 8 Go da spaco en la disko, 3D-karto 256 Mo kun Shaders 3.0, DVD-legilo.

50 €, 70 €, 70 € (eldonita de Ubisoft) PC / Xbox 360 / PS3

Noto[redakti | redakti fonton]

(Laŭ SVM, n-ro 271, junio 2008) 4.5 en skalo de maks. 5 poentoj.

La ludo kombinas fortan etoson, belegan 3D-realigon kaj grandan liberecon de agado. La ekludado estas rapida, ĉar la ludo mem prizorgas la kompleksajn movojn. Estas domaĝe, ke iuj agadoj (rajdado, grimpado) iomete ripetiĝas.

Internaj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]