Atombombita kupoldomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La atombombita kupoldomo
Hiroŝimo antaŭ la dua mondmilito

La atombombita kupoldomo en Hiroŝimo (japane:広島平和記念碑, Hiroshima heiwa kinenhi, pacmemorigilo aŭ japane: 原爆ドーム, gembaku dōmu, angle: Atomic Bomb Dome, atombombita kupolo) estas memorigejo en la japana havenurbo Hiroŝimo por la unua milita uzo de nuklea armilo. Ĝi troviĝas en la pacparko Hiroŝimo, en kiu troviĝas ankaŭ la pacmuzeo Hiroŝimo.

La kupoldomo estis la iama japana industria kaj komerca ejo, kiu estis konstruita en aprilo 1915 laŭ planoj de la ĉeĥa arkitekto Jan Letzel. La 6-an de aŭgusto1945 je 8:16 (loka tempo), ĝi estis detruita de la usona atombombo Little Boy faligita de la usona bombaviadilo Enola Gay kaj tute forbrulis. Ĉiuj tie laborantaj homoj tiam mortis.

Malgraŭ la malgranda distanco de nur 160 metroj de la nulo-punkto multaj konstruaĵstrukturoj supervivis, interalie la aparta helpkonstruo de la kupolo, kiu donis sian nomon al la memorigejo. La restoj estis konservitaj en la tiama stato kaj apartenas malgraŭ la vetoo de Usono kaj Ĉinujo ekde decembro 1996 al la monda heredaĵo de Unesko.

Panoramo de la pacparko kun la atombombita kupoldomo en Hiroŝimo
Panoramo de la pacparko kun la atombombita kupoldomo en Hiroŝimo

Eksteraj ligiloj

Koordinatoj: {{{2}}}