Attila Dobozy
Aspekto
| Attila Dobozy | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 5-an de majo 1939 (86-jaraĝa) en Szeged |
| Ŝtataneco | Hungario |
| Okupo | |
| Okupo | kuracisto |
Attila DOBOZY [dobozi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dobozy Attila estas hungara kuracisto, haŭtkuracisto, imunologo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (2004).
Attila Dobozy [1] naskiĝis la 5-an de majo 1939 en Szeged.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Attila Dobozy frekventis universitaton en Szeged inter 1957-1963, poste li eklaboris samloke. Li parte instruis, parte kuracadis, inter 1997-2000 li estis rektoro. Li partoprenis en redaktado de fakrevuoj Orvostovábbképző Szemle, Zeitschrift für Hautkrankheiten, Archives of AIDS Research, Bőrgyógyászati és Venerológiai Szemle. Li ricevis premiojn, medalojn inter 1987-2009.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Immune Deficiencies Kaposi’s Sarcoma (1973)
- Az egérvörösvértestekkel rozettát alkotó humán lymphocyták (1990)
- Herpesviruslike DNA Sequence in Angiosarcoma in a Patient without HIV Infection (1996)
- Klinikai immunológia (2000)

