Attila Gérecz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Attila Gérecz
Attila Gérecz
Attila Gérecz
Persona informo
Naskiĝo 20-an de novembro 1929 (1929-11-20)
en Dunakeszi
Morto 7-an de novembro 1956 (1956-11-07) (26-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo Attila Gérecz
Okupo
Okupo poeto • modernpentatlonisto
vdr

Attila Gérecz [gErec], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gérecz Attila estis hungara revoluciulo, pentatlonisto, poeto.

Attila Gérecz[1] naskiĝis la 20-an de novembro 1929 en Dunakeszi, li mortis la 7-an de novembro 1956 en Budapeŝto.

Memortabulo
Busto

Biografio[redakti | redakti fonton]

Attila Gérecz frekventis armean mezlernejon dum la 2-a mondmilito, fine li estis militkaptito en franca militkaptitejo. Li hejmenvenis en 1946 kaj maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto en 1948, poste li akiris tornistan licencon. En 1950 li estis arestita kaj kondamnita. Li estis en prizono, dum li verkis poemojn. Li liberiĝis dum la hungara revolucio de 1956 kaj li partoprenis en la surstrataj bataloj, kie li mortis. Li ricevis postmortajn premiojn en 2000 kaj 2009.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Attila Gérecz lernis fundamentojn de la pentatlono en la armea lernejo. Jam en 1941 li estis naĝisto, en 1949 jam moderna pentatlonisto en ĉefurba sportklubo, eĉ li apartenis al la hungara nacia teamo. La historio faris finon de la sporta kariero.

Elektitaj volumoj[redakti | redakti fonton]

  • Gérecz Attila, a költő – 1956 mártírja (1991)
  • Sorsod művészete – Gérecz Attila versei és utóélete 1-2 (2001/2006)
  • Így bocskorosan – Gérecz Attila versei (2001, 2006)
  • Szökés a nagy árvíz idején, amikor a Duna kiáradt a börtönig (2007)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • busto, memortabulo kaj placo en Dunakeszi
  • memortabulo en Budapeŝto

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Reliefo