Attila Jeszenszky
Attila Jeszenszky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de julio 1967 (56-jaraĝa) en Gyula |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | naĝisto • apotekisto |
Attila Jeszenszky [jesenski], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Jeszenszky Attila estas hungara naĝisto, paralimpiano, kvarfoja paralimpika ĉampiono, farmaciisto.
Attila Jeszenszky[1] naskiĝis la 23-an de julio 1967 en Gyula.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Attila Jeszenszky naskiĝis kun koksotordiĝo, baldaŭ li estis operaciita. Li akiris farmacian diplomon, poste ekde 1991 li estis apotekisto en Battonya. Baldaŭ li estis apotekestro en Szabadkígyós. Lia edzino naskis kvarfoje, la plena familio vivis en Gyula. Li ricevis premion en 2003.
Sporta kariero[redakti | redakti fonton]
Attila Jeszenszky pro medicina konsilo komencis naĝi. Ekde sia aĝo 15 li trejnis kaj konkursis kun la normalaj sportistoj, pli poste kun parasportistoj. Li estis olimpiano en Hungario en la Paralimpiko 1984 en Novjorko kun kvar oraj medaloj (100 m brusto, 100 m papilio, 200 m varia kaj 4 × 50 m varia). En la sekva Olimpiko la medicina konsilo malpermesis lian starton, tial li finis sian aktivan sportan karieron.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto legebla pli malsupre