Attila Kőszeghy
Aspekto
Attila Kőszeghy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 5-an de januaro 1946 en Zalaegerszeg (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Attila Kőszeghy [kOsegi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kőszeghy Attila estas hungara arkitekto.
Attila Kőszeghy[1] naskiĝis la 5-an de januaro 1946 en Zalaegerszeg.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Attila Kőszeghy maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris 2 arkitekturajn diplomojn en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1969 kaj 1972. Post siaj studoj li projektis diversajn konstruaĵojn, intertempe li ligiĝis al Debrecen. Li ofte uzis organikajn elementojn en la planoj. Li ricevis premion en 1999 en Debrecen, pli frue kelkajn konkursajn premiojn.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj
[redakti | redakti fonton]- funebrejo, Tuzsér (1981) kaj Záhony (1998)
- 1994-1995 - lernejo kaj restoracio, (kunarkitekto), Tuzsér
- 1998 - katolika preĝejo Sankta Familio, Debrecen
- 1999 - sidejo, Debrecen
Elektitaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- 1990 - Budapeŝto sola
- grupaj ekspozicioj en 1996 kaj 1999
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A hagyományőrzés dilemmái I. (prelegoj en Nyíregyháza, 1976)
- A palóc házépítő hagyomány (1980)
- Kupolák és tornyok (1990)
- Új Magyar Építőművészet (1999)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio Arkivigite je 2022-05-17 per la retarkivo Wayback Machine