Rickenbach SO

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Au (Rickenbach))
- La mallongigo SO en Rickenbach SO staras por la svisa Kantono Soloturno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Rickenbach..

Rickenbach
Blazono de Rickenbach
Blazono de Rickenbach
Blazono de Rickenbach
Kapelo Sankta Laŭrencio en Rickenbach
Kapelo Sankta Laŭrencio en Rickenbach
Kapelo Sankta Laŭrencio en Rickenbach
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Olten
Geografia situo CH1903: 631718 / 243508 (mapo)47.3416666666677.8583333333333Koordinatoj: 47° 21′ N, 7° 51′ O; CH1903: 631718 / 243508 (mapo)
Nombro de loĝantoj 898
Areo 2,80 km²
Alteco 429 m super marnivelo
Poŝtkodo 4613
Komunumkodo 2582
Mapo de Rickenbach
Mapo de Rickenbach
Mapo de Rickenbach
vdr

Rickenbach estas komunumo en la distrikto Olten en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 898 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Rickenbach situas en la ebenaĵo de la rivero Dünnern sude de la Soloturna Ĵuraso. Tra la komunumo fluas la samnoma rojo Rickenbach, kiu en ĝia sudo alfluas al Dünnern. En nordo la komunumo etendiĝas ĝis la kresto de la ĵurasa montoĉeno Born. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Rickenbach mem la setlejoj Steckenberg, Au, Uelismatt kaj Müli.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Rickenbach limas en nordo al Hauenstein-Ifenthal, en oriento al Wangen ĉe Olten, en sudo al Kappel, kaj en okcidento al Hägendorf.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 5 de Olten al Soloturno. La komunumo estas konektita al la publika transportreto per la regiona busreto Olten-Gösgen-Gäu. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 troviĝas en Egerkingen proksimume 3 kilometrojn okcidente de la vilaĝo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Rickenbach datiĝas el la jaro 1288 kiel Richenbach. Dum mezepoko la Burgo Rickenbach estis la centro de la Grafejo Härkingen. Ĝis komence de la 15-a jarcento Rickenbach apartenis al la froburga Senjorujo Fridau. En la jaro 1563 ĝi fariĝis havaĵo de Soloturno kaj apartenis ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 al la soloturna voktejo Bechburg. Ek de 1798 ĝi formas parton de la distrikto Olten. [1]

Apartaĵoj[redakti | redakti fonton]

En Rickenbach situas la Priorejo Nikolao de Flüe de la Pastrofrataro Pio la 10-a, kiu konsistas el adeptoj de la ĉefepiskopo Marcel Lefebvre.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]