Audronius Ažubalis

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Audronius Ažubalis (naskiĝis la 17-an de januaro 1958 en Vilno) estas politikisto kaj ĵurnalisto de Litovio. Li studis ĵurnalistikon en la Universitato Vilno kaj poste politikon kaj ekonomikon en la universitato de Saint Paul, Minesoto (Usono). Ekde la komenco de februaro 2010 li estas ministro pri eksteraj rilatoj en la registaro de Litovio, do gvidas la ministerion nacilingve nomata Lietuvos Respublikos užsienio reikalų ministerija. Li estis nomumita nova ministro, post kiam la ŝtata prezidentino Dalia Grybauskaitė deklaris sian malfidon pri la ĝis-tiama ministro Vygaudas Ušackas, kiu mem ekoficis nur en julio 2009.[1] [2]).

La politikisto reprezentas la konservativan partion Tėvynės Sąjunga (Patrolanda Unio).

Notoj

  1. "D.Grybauskaitė atleido V.Ušacką", artikolo litovlingva el la novaĵejo Delfi, la 26-and e januaro 2010
  2. artikolo de la germanlingva ĵurnalo "Stern"