August Friedrich Wilhelm Crome

El Vikipedio, la libera enciklopedio
August Friedrich Wilhelm Crome
Persona informo
Naskiĝo 6-an de aŭgusto 1753 (1753-08-06)
en Sengwarden
Morto 11-an de junio 1833 (1833-06-11) (79-jaraĝa)
en Rödelheim
Lingvoj germana
Ŝtataneco Lordship of Kniphausen
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle
Okupo
Okupo ekonomikisto • matematikisto • statistikisto • universitata instruisto
vdr

August Friedrich Wilhelm CROME (naskiĝinta en Wilhelmshaven-Sengwarden la 6-an de aŭgusto 1753, mortinta la 11-an de junio 1833 en Frankfurt-Rödelheim) estis germana pedagogo, matematikisto kaj teologo. Lia patro estis altranga ekleziulo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

August estis la tria infano de familio kun sume 20 infanoj. Diligente far la patro edukite li frekventis ekde 1772 la universitaton de Halle (Saale) por studi teologion, kie li ĝuis la prelegojn de Semler, Nösselt, Gruner kaj Andern. La amikiĝis kun la posta gotaa generalsuperintendanto Löffler, kun la profesoroj Stuve (Braunschweig) kaj Lieberkühn (Vroclavo). Jam en 1774 li vokitis fare la parenco kaj konsistoria konsilisto Büsching al Berlino por iĝi edukisto en la domo de generalo Von Holtzendorf; en Berlino li ankaŭ trapasis la studfinigekzamenon teologian. Post kelkaj jaroj li iĝis edukisto ĉe Karl Alexander von Bismarck ĉe Schönhausen, kie li restis ĝis 1778. Sed poste li vokitis fare de la samlandano Christian Heinrich Wolke ĉe Philanthropinum je Dessau por instrui geografion kaj historion. Tiupostene li restis ĝis 1783. Ĝis 1786 li estis edukisto de la tronheredanto 16-jaraĝa antaŭ sekvi vokon je orda profesoreco pri statistiko kaj ĉambraj sciencoj ĉe la altlernejon de Gießen.

Tiupostene li restis - memkompreneble kun regulaj plialtrangigoj kaj ordenaljuĝoj. En 1831 li retiriĝis finfine.

De la princo li ofte komisiitis per diplomataj aferoj kaj konatiĝis sekve kun multaj elstarujoj. Lia imperiestra moŝto Leopoldo la 2-a mem petis de li fari tradukon de sia furora verko Il governo della Toscana. La plejparto de la crome-aj verkoj (sume temas pri pli ol 30) temas pri statistiko kaj ekonomiko, do ili nuntempe havas nuran historian valoron. Konatega estas la verko Über die Culturverhältnisse der europäischen Staaten (1792), kiu havis diversajn novajn eldonojn ankaŭ sub aliaj titoloj, en kiu per kvadratoj la grandeco de diversaj landoj kaj de ties enloĝantaro montritis. Temis pri tiam tute nova metodo kaj ideo kiu direkte originas el la idearo de la dessau-aj filantropismuloj. Ĉar ili klopodis bildigi ĉiujn lernotaĵojn. La karto tradukitis ankaŭ en la lingvojn francan, holandan kaj anglan. Retenante sin for de politikaĵoj kaj vivante nur por oficoj kaj studoj li tamen implikiĝis je politiko. Verko publikigita sub lia nomo Krise und Rettung von Deutschland, tuj post la Batalo de Lützen en majo 1813, favoris la Rejnan federacion. Sed mallonge poste Aŭstrio kaj Bavario deklaris militon kontraŭ Franclando. Per la verko Über Deutschland’s und Europa’s Staats- und National-Interesse bei und nach dem Congresse zu Wien (1814) li finfine sukcesis trankviligi ĉiujn ekscititajn politikstojn.

Lia lasta ĉefverko Geographisch-statistische Darstellung der Staatskräfte von den sämmtlichen, zu dem teutschen Staatenbunde gehörigen Ländern (Leipzig 1820–28) pruvis klare liajn elstarajn talentojn statistikistan kaj ĉambristan.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Artikolo "Crome, August Friedrich Wilhelm" far Johann Friedrich Ludwig Theodor Merzdorf, en: Allgemeine Deutsche Biographie (eldonis Historische Kommission bei der Bayerischen Akademie der Wissenschaften), vol 4 (1876), p. 606–607, kio relegeblas tie ĉi interrete.