August Gottfried Ritter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
August Gottfried Ritter
Persona informo
Naskiĝo 25-an de aŭgusto 1811 (1811-08-25)
en Erfurto
Morto 26-an de aŭgusto 1885 (1885-08-26) (74-jaraĝa)
en Magdeburgo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo komponisto • muzikologo
vdr

August Gottfried RITTER (naskiĝinta en la 23-a de aŭgusto 1811 en Erfurto, mortinta en la 26-a de aŭgusto 1885 en Magdeburg estis germana orgenisto kaj komponisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ritter frekventis la Konsilantargimnazion en Erfurto. Li intencis fariĝi instruisto kaj frekventis la seminarion en la naskiĝurbo ekde 1828. En 1831 li iĝis orgenisto ĉe la Andreo-kirko kaj instruisto ĉe la lernejoj Aŭgustenana kaj Andrea. En 1832-33 li frekventis kursojn de Johann Nepomuk Hummel en Vajmaro ĉiun semajnon. Li senditis pro bonegaj sukcesoj al Berlino por esti ĉe la Reĝa instituto por eklezia muziko. Ties tasko estis provizi la preĝejojn per bonaj orgenistoj. Tie li ne nur lernis ludi orgenon kaj pianon sed havis inicon far la muzikhistoriisto Karl von Winterfeld en la ŝato de malnovaj muzikaĵoj modeldonaj. Estante disĉiplo de la famekonata pianovirtuozo Ludwig Berger li mem tiom perfektiĝis ke li faris proprajn koncertojn en diversaj urboj. Sed la orgenludo restis lia ĉefa studo kaj ankaŭ la mezo perlabori la reston de la vivo. En 1837 li akceptis postenon ĉe Kirko de la komercistoj kiu inkludis ankaŭ instruadon ĉe la Urba lernejo. Liaj sukcesoj kaj inklinoj ankaŭ komponi ebligis ŝanĝon al pli bone salajrita posteno en Merseburg kie li ne devis paralele ankoraŭ instrui. Sekvis ekde la 1.9.1847 ankoraŭ pli bona deĵoro en la katedralo de Magdeburg. Ritter oferis grandan parton de lia kreiveco al la flegado de orgenludado, kaj per edukado de lernentoj, kaj per verkado de bonaj lernolibroj: ne ekzistas iu branĉo de orgenludado por kiu li ne skribis instrutekstojn.

Li jam frue kontaktis la erfurtanon Gotthilf Wilhelm Körner, kiu ankaŭ estis instruisto antaŭ ol sindediĉo al muzikaĵeldonado. Kun li Ritter fondis en 1844 la gazeton Urania, Musikalisches Beiblatt zum Orgelfreund, zum Gebrauche für Seminaristen, Organisten und Lehrer, unter der Direction von G. W. Körner und A. G. Ritter, kiun li kunredaktis kvar jarojn. La en la titola menciita lernolibro Orgelfreund estis periode aperinta kolekto de orgenludaĵoj de malnovaj kaj malpli malnovaj majstroj. Ties unua kajero eldonitis en 1841 kaj recenzitis en januaro 1842 en la gazeto Euterpe (ankaŭ el la domo Körner). Urania helpu tiun Orgelfreund-libron kiel flanka teoria gazeto, ankaŭ por kritiki la malbonan orgenludadon multloke. Ritter ege engaĝiĝis en tiu ĉi avertado kaj liaj instigoj estis fruktodonaj. Al li ŝuldiĝas ne nur ke multaj orgenpecoj iĝis pli konataj sed ĝenerale la kvalito de orgenludado plialtiĝis. Orgeno kaj orgenludado denove konsideritis kiel plenvalora kaj publika amuzigiloj kaj artiloj kaj jam ne rezervitis al kelkaj malmultaj elektitaj. La ŝtato nomumis Ritter orgenrezivoro kaj orgenprovludanto. Li ankaŭ konsiladis pri dungo aŭ nedungo de muzikistoj. Krome la orgenkonstruado profitis de tiu ĉi evoluo.

Bonŝance li edzinigis virinon riĉa kio permesis ankaŭ havigi al si multajn librojn necesajn por teoriaj eseoj. Jam pli frue li publikigis etajn historiajn artikolojn. Kiam fonditis la Asocio pri muzikesplorado (1869) li tuj engaĝiĝis kaj komence ankaŭ verkis por ĝi. Sed li estis ĝenerale troŝarĝita per diversaj laboroj. En 1873-74 li perdis multajn havaĵojn dum depresio kaj ankaŭ la maljuneco eklamigis la kreivecon. Sekve restis nefinfarita ankaŭ lia muzikhistorio. Kelkaj amikoj intencis savi la ankoraŭ troveblajn slipojn kaj permesigis lin post longa petado eldoni almenaŭ kelkajn partojn (eldonis ĝin Max hesse en Lepsiko en 1884, 2 volumoj). En ne tro ĝentila antaŭparolo Reger deklaris sin neresponsa pri eblaj eraroj en la verko. Kiel ajn, kelkaj eltiraĵoj malgraŭ ĉio brilas stile kaj enhave.

Ritter provis ankaŭ komponi pli grandforme (sinfonioj, sonatoj), sed por tiomaĵoj liaj fortoj ne sufiĉis. Ili ja estis interesaj laboraĵoj sed atestas nur mezkvalitan talenton komponistan. Lia plej bona talento estis la lernigo de orgenludado. La verko Kunst des Orgelspiel, en 2 volumoj (en 1877 aperis la 1-a en la 8-a eldono kaj la 2-a volumo en la 9-a eldono!) montras kie estis liaj plej grandaj fortoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • op.7: Sechs Choralvorspiele (Trios)
  • op.8: Drei große Choralvorspiele
  • op.9: Drei große Choralvorspiele
  • op.11: 1.Orgelsonate d-Moll (ca. 1845)
  • op.15: Praktische Orgelschule, en detail: Die Orgel und das Orgelspiel, der Kunst des Orgelspiels erster Theil von A. G. Ritter. 8., umgearbeitete Auflage. Leipzig, G. W. Körner's Verlag. 1877 (VIII, 66 Seiten); Praktischer Lehr-Cursus im Orgelspiel, der "Kunst des Orgelspiels" zweiter Theil von A. G. Ritter. 9. Auflage. Leipzig, G. W. Körner's Verlag. 1877 (II, 119 Seiten)
  • op.19: 2.Orgelsonate e-Moll (ca. 1850)
  • op.21: 2.Klaviersonate
  • op.23: 3.Orgelsonate a-Moll (ca. 1855), por Franz Liszt
  • op.31: 4.Orgelsonate A-Dur (ca. 1855)
  • o.op: Sinfonia concertante für zwei Fagotte und Orchester
  • Toccata in d-moll

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Pri Ritter ĉe International Music Score Project