Aulnoye-Aymeries estas mezgrava fervojcentro de tiu regiono. La areo de Aulnoye-Aymeries situas sude de Maubeuge kaj oriente de la arbaro Mormal, en la suda parto de la natura baseno de la rivero Sambre.
Ĝi troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas kerne de natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Aulnoye-Aymeries etendiĝas sur 8,66 km².
Mezepoke, Aulnoye kaj Aymeries fakte estis du apartaj, najbaraj vilaĝoj. Ili progrese kuniĝis por fariĝis Aulnoye-Aymeries. La nomo de la urbo devenas de la arbo alno (franceaulne).