Aurel Boia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Aurel Boia
Persona informo
Naskiĝo 9-an de novembro 1913 (1913-11-09)
Morto 26-an de oktobro 1998 (1998-10-26) (84-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Rumanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Aurel BOIA (9-an de novembro 191326-an de oktobro 1998 en Bukareŝto) estis rumana esperantisto kaj veterano de la rumania Esperanto-movado.

Li lernis E-on 16-jara kaj ekde 1957 gvide rolis en la landa movado, i.a. kiel vicprezidanto de Rumana Kunordiga E-Komitato (1970-78), de Kolektivo Esperanto-Interlingvistiko (1978-89) kaj de la refondita Rumana E-Asocio (1990-91). Doktoro pri sociologio, aŭtoro de konata rumana lernolibro de stenodaktilografio, li aŭtoris E-lernilon (11 x 11, Esperanto prin proverbe, 1978; dua eldono aperis en 2006), tradukis kaj verkis poezion (kvar poemoj liaj aperas en Esperanta antologio). 40 jarojn li estis membro de UEA, servante dum la tuta - por Esperanto ofte malfacila - tempo kiel plurfaka delegito en Bukareŝto. Li postlasis manuskripte kolekton da anekdotoj, kontribuon al bibliografio de E-tradukoj el la rumana beletro kaj esplorojn vortstatistikajn.