Koĉero (konstelacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Aurigae)
Koĉero
konstelacio 
Latina nomo Auriga
(genitiva Aurigae)
Mallongigo Aur
Imagata bildo
Najbaraj Konstelacioj
ĜirafoPerseoTaŭroĜemelojLinko 
Observaj datumoj
(Epoko 1875.0)
Rektascensio 4h 30m 0s ... 7h 22m 0s
Deklinacio 28° 0' 0" ... 56° 0' 0"
Areo 657 kvadrataj gradoj
Rango laŭ la areo 21
Enhavo
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 4
Videbla magnitudo de la plej hela stelo 0,08
Videbleco
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco -62° ... 90°
Latitudoj de plena videbleco -34° ... 90°
Tempo de jaro de la plej bona videbleco Februaro
Historio
Unua priskribo Ptolemeo
Jaro de unua priskribo
Verko, en kiu ĝi estis priskribita
Postaj ŝanĝoj
vdr

Koĉero aŭ la Ĉarstiristo estas unu inter la 88 konstelacioj de la tera ĉiela mapo.

Steloj[redakti | redakti fonton]

  • α Aurigae estas la stelo Capella distanca de 45 lumjaroj. Ĝi estas la sesa plej brila stelo.

Mitologio[redakti | redakti fonton]

Zeŭso trinkas la lakton de Amalthea

Laŭ la helena mitologio[1] Hefesto provis perforti Atenan, sed lia spermo falis sur ŝian femuron. Ŝi forviŝis ĝin per lana ŝtofo, kiun ŝi ĵetis surteren. Tiel naskiĝis Erichtonios. Liaj kapo kaj trunko estis homaj, sed li havis serpentvoston. Li inventis la ĉaron tirata de kvar ĉevaloj. Li fariĝis reĝo de Ateno.

Nuntempe li iras en la nokta ĉielo, ĉar li fariĝis la konstelacio de la Koĉero. Li situas inter la Ĝemeloj kaj Perseo. Li portas sur sia maldekstra ŝultro kaprinon kaj ĝiajn tri kapridojn. Eble tiu kaprino estis Almathea, kiu nutris Zeŭson per sia lakto.

Koĉero

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mythologies du Monde entier (Mitologioj de la Tuta Mondo) eld. France loisirs 1993