Masein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ausserdorf (Masein))
Masein
Blazono de Masein
Masein
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Malantaŭa Rejno
Komunumaro Thusis
Koordinatoj  46° 42′ 7″ N 9° 25′ 36″ O / 46.70194 °N, 9.42667 °O / 46.70194; 9.42667 (mapo)Koordinatoj: 46° 42′ 7″ N 9° 25′ 36″ O / 46.70194 °N, 9.42667 °O / 46.70194; 9.42667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 398
Areo 4,20 km²
Alteco 865 m super marnivelo
Poŝtkodo 7425
Komunumkodo 3663
Mapo de Masein

Masein (romanĉe: Masagn) estas komunumo de la komunumaro Thusis kaj la distrikto Malantaŭa Rejno en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 398 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Masein situas ĉe la deklivo de Heinzenberg, okcidente de la distriktĉefloko Thusis sur la okcidenta flanko de la valo de Malantaŭa Rejno. Al la komunumo apartenas la frakcioj Oberdorf, Ausserdorf, Unterdorf, Cresta, Dalaus, Lochmüli kaj Crestalunga.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Masein limas en nordo al Cazis, en oriento kaj sudo al Thusis, en sudokcidento al Urmein, kaj en okcidento al Flerden.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Masein situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas la konekta vojo de Thusis al Tschappina, sur kiu cirkulas poŝtaŭtolinio, kiu konektas la komunumon al la publika transportreto.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La origine romanĉlingva komunumo jam fine de mezepoko estis germanigita per almigrintaj valzoj. En la jaro 1980 82,82% de la loĝantaro parolis la germanan, 11,45% la romanĉan kaj 2,64% la italan lingvon. En la jaro 2000 la parolantaro de la germana lingvo estis 92,62% dum la parto de la romanĉlingvanoj falis al 3,28% kaj de la itallingvanoj al 0,27%.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Masein datiĝas el la jaro 1156 kiel de Medezenu. Dum mezepoko bienposedantoj en Masein estis la senjoroj de la burgoj Untertagstein kaj Schauenstein kaj diversaj liberaj kamparanoj. Landaj regantoj estis ĝis la jaro 1337 la Senjoroj de Vaz, tiam la Grafoj de Werdenberg kaj de Rhäzüns, kaj ek de la jaro 1475 la episkopo de Koiro. En la jaro 1709 la loĝantaro de Masein sin liberaĉetis de la episkopa feŭdo. Ĝis la administracia reformo de 1851 Masein estis najbararao de la tribunalkomunumo Thusis. Tiam ĝi fariĝis komunumo de la distrikto Heinzenberg, kiu en la jaro 2001 estis integrita al la distrikto Malantaŭa Rejno. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]