Austra Pumpure

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Austra Pumpure
Naskiĝo 26-an de novembro 1928 (1928-11-26)
en Kalnišķi
Morto 3-an de januaro 2017 (2017-01-03) (88-jara)
en Liepāja
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Austra Pumpure (alinomita Anna BukševicaBukshevich) naskiĝis la 26-an novembro 1928 kaj mortis la 3-an januaro 2017.

Ŝi estis latva muzikistino kaj kantistino de popolkantoj, sed ankaŭ konata esperantistino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Plejparto de la vivo ŝi pasigis en Liepāja, Latvio. Ŝia patro estis latva dirigento.

De 1956 ĝis 1975 Austra Pumpure estis koncertmajstro en la Teatro de Liepāja.[1] Ŝi estas precipe konata pro la kanto-interpretoj de la Balta Maro. 

En 1998 Austra Pumpure estis premiita per kvar steloj en la ordo de la Tri Steloj.[2] En 2011 estis premiita pro sia kontribuo al la latva muziko-evoluado. En 2012 ŝi ricevis "la latvian Grammy", la plej grandan latvan muzikpremion, pro sia vivlonga kontribuado al la evoluo de la latva muziko.

Ŝi estis membro de la folklora grupo "Atshtaukas" kaj interpretas muzikon de la fama latva komponisto Imants Kalniņš[3].

Austra Pumpure kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Ŝi estis ankaŭ esperantistino[4]. Dum kantvesperoj kaj koncertoj dum Baltiaj Esperanto-Tagoj kun ŝi kaj ŝia ensemblo “Animo” (grupo de gejunuloj al kiuj Austra instruas Esperanton per kantoj) kutime venas ankaŭ loka publiko, ĉar Austra estas ege populara en Latvio. Ankaŭ dum ŝiaj koncertoj al ĝenerala publiko Austra Pumpure ofte mencias Esperanton per kio ŝi trovis amikojn en la tuta mondo kaj eĉ kantas po unu kanton en Esperanto[5].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Austras Pumpures

Austras biedrība

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (latva) «Vēsture» Arkivigite je 2016-12-08 per la retarkivo Wayback Machine. liepajasteatris.lv.
  2. (latva) «Mūžībā aizgājusi dziesminiece Austra Pumpure». tvnet.lv.
  3. (latva) В Вечность ушла Аустра Пумпуре, liepajnikiem.lv, 4-a januaro 2017, konsultite la 6-an julio 2017;
  4. BET-53 inaŭgurita en Liepajo, Latvio, HEKO (650 2-A), 2-a de julio 2017.
  5. Niaj landaj movadoj: Esperanto-movado en Latvio, Eŭropa Bulteno numero 111, decembro 2011.