Anta Eņģele

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anta Eņģele
Persona informo
Naskiĝo 14-a de novembro 1966
Lingvoj latvaEsperantohispanagermanarusa
Ŝtataneco Latvio
Okupo
Okupo kantistogitaristokantaŭtoro
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Anta Eņģele en la Baltiaj Esperanto-Tagoj 2023

Anta Eņģele (naskiĝis en 1966 kaj kreskis en Limbaži) estas latva muzikistino kaj kantaŭtoro. En siaj studentaj jaroj ŝi jam estis esperantistino. Kiel anino de junulara muzikgrupo gvidata de Austra Pumpure, ŝi kantis i.a. en InterSEJT-2 en Minsk en 1989 kaj en la Universalaj Kongresoj de Esperanto en 1991 en Bergeno kaj 1992 en Vieno.

Poste ŝi dum pluraj jardekoj apenaŭ plu havis kontaktojn kun la Esperanto-movado, koncentriĝante pri gitarado kaj folkmuzika kantado en la latva lingvo, kun ekskursoj ankaŭ al kanzonoj en la hispana (ekzemple la malfrumezepoka Que me quereis, caballero de 1497), en la malnoveca rusa, aŭ al furorkantoj de la 1920-aj jaroj en la germana (ekzemple la muzikaĵo Oh, Donna Clara de 1928).

Esperanto[redakti | redakti fonton]

La 19-an de julio 2023 ŝi reaperis kiel esperantlingva artistino, per impresa koncerto dum la Baltiaj Esperanto-Tagoj en Ventspils.[1]

Muzika kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝi saltis sur la muzika scenejo unuafoje en Jelgava ĉe la studenta popolmuzika festivalo 21-jara, en 1987. Post tio, en loka gazeto, supozeble temis pri "Sovetia Junularo" (Padomju Jaunatne), aperis artikolo de Māra Kiope - "Nokta Vizio en Kastelo Jelgava", kiu tre laŭdis interalie ŝian muzikan premieron. Ekde tiu tago, kiel "vizio", ŝi daŭre aperis sur diversaj scenejoj de la vasta Sovetunio, inkluzive de gasta koncerta reto en Germana Demokratia Respubliko, kiam ĝi ankoraŭ ekzistis.[2] Kiam sukcesis la Kantanta Revolucio la 21-an de aŭgusto 1991 kaj Latvio iĝis denove sendependa lando (Anta intertempe estis 24-jara), nenio plu baris muzikistan profesiecon - sed kompense paliĝis la esperantlingvaj kontaktoj de la studentaj jaroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Multlingveco en muziko

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]