Averto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Averto laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel la Plena Ilustrita Vortaro estas [1]

  1. Antaŭsciigo kaj atentigo de alia homo/aliaj homoj pri iu informo, kun ordinare negativa valoro,
  2. akcentita atentigo de alia homo/aliaj homoj pri minacanta danĝero aŭ malbono,
  3. la komuniko konsili aŭ admoni iun nepre ne fari iun certan agon (en la signifo 3 estas necese, se oni uzas informon, nepre esprimi la negacion antaŭ ĝi, por ke oni ne konfuzu la signifon kun la signifo 1) kaj
  4. iom arkaike la vorto en la unuaj jaroj de Esperanto ankaŭ uziĝis sinonime al "prevento"[2]

La muzikgrupo Kajto en la kanzona kolekto Kantoj de Verda Planedo aperigis kanton nomatan "averto" de nur unu aforisma frazo, kiun verkis Poul Thorsen kaj muzikigis Nanne Kalma. La iom absurda averto tekstas:

Citaĵo
 Laŭ scienco kaj statistiko, la unua vivjar' plej danĝeras, sed por simpla laiko la danĝer' de la lasta superas! 
— Poul Thorsen

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. artikolo averto respektive averti en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, eldono de 2020, reta versio
  2. Ekzemple en la citaĵo Ĉu la preĝo ne posedas forton averti krimon? en la dramo Hamleto, sceno 3, de William Shakespeare en traduko de L. L. Zamenhof, 1894.