Bánd
Bánd estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en Distrikto Veszprém.
Bazaj informoj
- Areo: 10 km²
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.1221/17.7813
- Loĝantaro: 660
- Poŝtkodo: 8443
- Telefonprefikso: 88
Situo
La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ rojo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Graz. Veszprém troviĝas 10, Ajka kaj Zirc po 21, Balatonalmádi 25 km-ojn.
Historio
La unua mencio devenis el 1309 pri la fortikaĵo. En la 18-a jarcento germanoj alvenis. Iliaj posteuloj parte deportiĝis post la 2-a mondmilito. Vilaĝservoj estas germana infanĝardeno, poŝto.
Vidindaĵoj
- fortikaĵo nomata Essegvár [eŝegvAr], kies gardoturo ankoraŭ staras.
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Anna de 1760
Famulo
En Bánd naskiĝis:
- ĉefministro Ferenc Mádl
- pastro-profesoro Ferenc Somhegyi.