Béla Erődi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Erődi
Béla Erődi 1896
Béla Erődi 1896
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aprilo 1846 (1846-04-16)
en Reghin
Morto 5-an de majo 1936 (1936-05-05) (90-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj turkapersahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Parencoj Ágost Gyulai
Okupo
Okupo lingvisto • verkisto de nefikcio
vdr

ERŐDI Béla (eroe:di) Harrach estis hungara lingvisto, geografia verkisto naskita en Szászrégen la 16-an de aprilo 1846 kaj mortinta en Budapeŝto la 5-an de majo 1936.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Béla Erődi pristudis orientajn lingvojn en la Universitato de Budapeŝto. Li plustudis en Konstantinopolo, li vojaĝis en Malgranda Azio, Egiptio kaj en landoj de Balkano. En 1870 li revenis kaj li havigis diplomon de instruisto, en 1875 li doktoriĝis pri turka kaj persa lingvoj. Li estis komence instruisto en Budapeŝto, de 1882 direktoro de gimnazio de Fiume. De 1889 li instruis en Koloĵvaro, poste de 1892 ĝis 1919 li estis lernejdistrikta ĉefdirektoro en [[Budapeŝto]. Li estis prezidanto de tutlanda komisio pri ekzameno de stenografio, kaligrafio kaj maŝintajpado. Li estis lingvotalentulo, eklernis 15 lingvojn. Li priokupiĝis la turka kaj persa lingvojn, li tradukis hungaren (Omar Ĥajam: Keleti gyöngyök, Hafizo, Abol-Gasem Ferdousio ktp.). De 1875 li estis sekretario de la Földrajzi Társaság (Geografia Asocio), de 1893 ĝis 1904 li estis ĝia prezidanto.

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Mikes Kelemen életrajza (Pozsony – Bp., 1885);
  • Fáraók országában (.Bp., 1888);
  • Utazásom Szicília és Malta szigetén (Bp., 1895);
  • A Szentföldön (Bp., 1899)

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon