Béla Földes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Földes
Béla Földes 1917
Béla Földes 1917
Persona informo
Naskonomo Weisz Béla
Naskiĝo 25-an de septembro 1848 (1848-09-25)
en Lugoj
Morto 18-an de januaro 1945 (1945-01-18) (96-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ekonomikisto • statistikisto • politikisto
vdr

FÖLDES Béla (foeldeŝ), ĝis 1881 Weisz estis hungara ekonomikisto, statistikisto, ministro, universitata profesoro, ano de la MTA naskiĝinta en Lugos la 25-an de septembro 1848 kaj mortinta en Budapeŝto la 18-an de januaro 1945.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Béla Földes de 1872 estis direktoranstataŭnto de la statistika oficejo de la ĉefurbo, 1873 profesoro pri komerchistorio de la komerca akademio de Budapeŝto, de 1874 ties privatprofesoro. De 1879 li instruis en Nagyvárad en la jurakademio, de 1880 denove en Budapeŝto en la komerca akademio. En jaro 1876 li estis sekretario de la kongreso internacia pri statistiko. Li estis ano en 1885 de la Institut International de Statistique, en 1891 de la British Economic Association. En 1905 li estis landkunvena deputito per sendependa programo, poste en 1909 li aliĝis al partio Justh. De 18-a de aŭgusto 1917 ĝis 8-a de majo 1918 li estis ministro senpostena pri la transira ekonomio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A socialis kérdésről (Pest, 1870. plumnomo Lugossy Béla );
  • A munkásmozgalom legújabb iránya (Bp., 1873);
  • Bevezetés a gazdaság történetébe (Bp., 1878);
  • Takarékpénztáraink reformja (Bp., 1879);
  • A nemzetgazdaságtan és pénzügytan vezérfonala (1900);
  • Az államháztartástan (Bp., 1900);
  • A szocializmus fejlődése napjainkig (Bp., 1903);
  • A szocializmus (I–II. Bp., 1910);
  • A nemzetközi kereskedelem elméletéhez (Bp., 1915);
  • Társadalmi gazdaságtan (II. Bp., 1917);
  • Ricardo, különös tekintettel a háborús közgazdaság kérdéseire (Bp., 1919);
  • Finanzwissenschaft (Bp., 1920);
  • Volkswirtschaftliche und sozialpolitische Untersuchungen (Jena, 1927);
  • A szociális igazság felé (Bp., 1936).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon