Béla Horváth (kuracisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Béla Horváth [horvAt], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Horváth Béla estis hungara okulkuracisto, profesoro. Lia nobela antaŭnomo estis gherémi.

Béla Horváth [1] naskiĝis la 14-an de oktobro 1894 en Hejőcsaba (nun urboparto de Miskolc). Li mortis la 25-an de majo 1968 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Horváth frekventis gimnazion en Miskolc, poste li akiris medicinan diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1918 (sed li pli frue li batalis en la 1-a mondmilito, eĉ li estis militkaptito). Ekde 1920 li laboris kaj instruis en la universitata okulkliniko. En 1925 li estis nomumita privata profesoro, en 1934 titulara publika eksterordinara profesoro en la menciita universitato. En 1940 li iĝis hospitalestro, sed post monatoj li estis klinikestro en tiam hungara urbo Kolozsvár. Pro alveno de Ruĝa Armeo li rifuĝis al Germana Regno. Depost la 2-a mondmilito li hejmenvenis, sed pro la rifuĝo li ne estis akceptita. Li rajtis kuracadi plu en Barcs (=tre fora hungara urbeto), kie post jaroj li estis hospitalestro.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Szembeli idegentestek okozta lencsetokhomály (1920)
  • Trachomások szaruhártyáján réslámpával végzett vizsgálatok (1924; germane: Klinische Monatsblätter für Augenheilkunde, 1924)
  • A gyulladásos szembetegségek röntgen-kezeléséről (1934)
  • A trachoma és annak jelentősége Magyarországon (1942)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.