Béla Jenő Cholnoky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Jenő Cholnoky
Persona informo
Naskiĝo 27-an de junio 1899 (1899-06-27)
en Budapeŝto
Morto 5-an de februaro 1972 (1972-02-05) (72-jaraĝa)
en Pretorio
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Familio
Patro Jenő Cholnoky
Frat(in)o Tibor Cholnoky
Okupo
Okupo botanikisto • universitata instruisto • phycologist
vdr

Béla Jenő Cholnoky [ĉolnoki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Cholnoky Béla Jenő (ofte pli mallonge Cholnoky Béla) estis hungara botanikisto, algologo, altlerneja instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis csolnokossi [ĉolnokoŝi], lia patro estis Jenő Cholnoky, lia frato estis Tibor Cholnoky.

Béla Jenő Cholnoky kiel infano en 1901

Béla Jenő Cholnoky[1] naskiĝis la 27-an de junio 1899 en Budapeŝto, li mortis la 5-an de februaro 1972 en Pretorio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Jenő Cholnoky maturiĝis en gimnazio en Kolozsvár en 1917, poste li studis 2 jarojn en Scienca Universitato Ferenc József, poste pro alveno de la rumana armeo en Teknikuniversitato József, fine li akiris pedagogian diplomon en 1923, filozofian diplomon en la sekva jaro en Scienca Universitato Ferenc József (Szeged). Inter 1921-1924 li estis asistanto en la universitata instituto, poste li laboris en firmao pri semoj (1924–1936), pli poste en alia firmao (1936–1944). Li havis ankaŭ privatan laboratorion en Szeged. Depost la 2-a mondmilito li disidis kaj li havis postenon en Enkhuizen inter 1946–1952, fine li estis docento en universitato de Pretorio, samtempe hidrobiologo de instituto (1952–1972). Li okupiĝis plej ofte pri diatomeoj. Li havis edzinon.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Adnotationes criticae ad floram Bacillariearum Hungariae. 1–4. (1921–1925–1927–1929)
  • Adatok a Bacillarieák coloniáinak ismeretéhez (1924)
  • Über Kern- und Zellteilung des Diatoma vulgare Bory (1927)
  • Hívatlan fürdővendégek (1935)
  • Vergleichende Vitalfärbungsversuche an Hochmooralgen (kunaŭtoro, 1950)
  • Beiträge zur Kenntnis der Diatomeenflora von Natal (monografio, 1960)
  • Die Diatomeenassoziationen der Santa-Lucia-Laguna in Natal (monografio, 1968)
  • Bacillariophyceae from the Bangweulu Swamps (1970)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.