Béla Keresztesi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Keresztesi
Persona informo
Naskiĝo 3-an de januaro 1922 (1922-01-03)
en Kiskunfélegyháza
Morto 15-an de januaro 2001 (2001-01-15) (79-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Okcidenta Hungario
Okupo
Okupo inĝeniero pri forstoj, dendrologo, universitata docento
vdr

Béla Keresztesi [keresteŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Keresztesi Béla estis hungara inĝeniero pri arbaroj, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1982), membro honora de Bulgara Scienca Akademio (1987).

Béla Keresztesi [1] naskiĝis la 3-an de januaro 1922 en Kiskunfélegyháza. Li mortis la 15-an de januaro 2001 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Keresztesi frekventis universitaton en Sopron, poste li laboris en arbaro apud Miskolc inter 1946-1949. Baldaŭe li okupiĝis pri arbarigo de Granda Hungara Ebenaĵo, sed li plulernis ankaŭ en Leningrado. Inter 1960-1987 li gvidis arbaristan instituton, poste li estis esplora profesoro ĝis la emeritiĝo en 1995. Ekde 1975 li ankaŭ instruis en universitato en Budapeŝto. Li okupiĝis precipe pri robinioj, kiujn ankaŭ la abeloj profitas. Li longe redaktis fakrevuon Erdő (=arbaro). Li ricevis memormedalon en 1957, premiojn en 1968 kaj 1981.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Akáctermesztés Magyarországon (Produkto de robinioj en Hungario), (1965)
  • Geschichte der forstlichen Forschung in Ungarn (1973)
  • The black locust (1988)
  • Forestry in Hungary 1920–1985 (1991)

Fontoj[redakti | redakti fonton]