Béla Nagy (skermisto)
Aspekto
Béla Nagy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de oktobro 1876 en Budapeŝto |
Morto | 17-an de oktobro 1924 (48-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 45-1-90 ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | juristo ![]() |
Béla Nagy [nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy Béla estis hungara advokato, prokuroro, skermisto.
Béla Nagy[1] naskiĝis la 12-an de oktobro 1876 en Budapeŝto, li mortis la 17-an de oktobro 1924 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Béla Nagy akiris juran diplomon, poste li estis advokato kaj prokuroro. Jam dum la studentaj jaroj li estis ankaŭ sportisto. En 1901 li estis hungara ĉampiono en skermobranĉo sabro. Li partoprenis en la neoficiala Olimpiko en Ateno en 1906, sed li ne atingis elstarajn rezultojn. Depost kiam li forlasis la skermadon, li estis prezidanto de la hungara skermista asocio.