Béla Ordódy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Ordódy
Béla Ordódy
Béla Ordódy
Persona informo
Naskiĝo 13-an de januaro 1880 (1880-01-13)
en Budapeŝto
Morto 28-an de novembro 1955 (1955-11-28) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo futbalisto • futbal-arbitraciisto • glacihokeisto • akvopilkisto • kemiisto
vdr

Béla Ordódy [bEla ordOdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ordódy Béla estis hungara futbalisto (mezulo), glacihokeisto (golulo), akvopilkisto, arbitraciisto, kemiisto. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis ordódi kaj alsólieszkói [alŝOlieskOi].

Béla Ordódy[1][2] naskiĝis la 13-an de januaro 1880 en Budapeŝto, li mortis la 28-an de novembro 1955 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Ordódy maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris kemiistan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1906. En la ekstersporta vivo li estis kemia inĝeniero de Hungaraj Ŝtatfervojoj.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Béla Ordódy inter 1901-1905 estis futbalisto en ĉefurbaj sportkluboj. Li estis hungara ĉampiono dufoje (1901, 1902), dum li apartenis al la hungara nacia futbalteamo dufoje en 1904. Li estis ankaŭ futbalarbitraciisto inter 1901-1904, pli poste li estis akvopilkisto, eĉ dufoja nacia ĉampiono en 1918 kaj 1919. Fine li estis glacihokeisto kaj li estis hungara ĉampiono kvinfoje. Li estis olimpiano en Vintra Olimpiko 1928 sen medalo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]