Béla Pogány

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Béla Pogány [pogAnj], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Pogány Béla estis hungara fizikisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1931).

Béla Pogány

Béla Pogány [1] naskiĝis la 1-an de aprilo 1887 en Budapeŝto. Li mortis la 23-an de decembro 1943 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Pogány frekventis universitaton en sia naskiĝurbo kaj Göttingen. Ekde 1908 li instruis en universitato en Budapeŝto, poste en Universitato Kolozsvár, post la translokiĝo en Szeged, fine en 1923 li revenis al Budapeŝto, kie li estis dekano en 1934. Li instruis ĝismorte. Li okupiĝis pri optiko kaj akustiko.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Optische und elektrische Eigenschaften dünner Metallschichten (1916)
  • A fény (La lumo), (1921)
  • Kísérleti fizika (1928, tralaborita en 1933)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.