Béla Radics (gitaristo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Radics
Béla Radics en 1981
Béla Radics en 1981
Persona informo
Naskiĝo 6-an de februaro 1946 (1946-02-06)
en Budapeŝto
Morto 18-an de oktobro 1982 (1982-10-18) (36-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Megyeri Cemetery
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo Béla Radics (gitaristo)
Okupo
Okupo muzikisto
vdr

Béla Radics [radiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Radics Béla estis hungara legenda virtuoza ŝlagromuzikisto (gitaristo, kantisto, komponisto, tekstopoeto). Liaj epitetoj estis hungara gitarreĝo kaj la plej granda hungara gitaristo (vidu la memortabulon). Radics neniam estis konforma al la socialistaj instancoj, tial li neniam estis aŭdebla en Hungara Radio, Hungara Televizio kaj filmo, li povis eldoni nur muzikdisketojn.

Béla Radics [1] naskiĝis la 6-an de februaro 1946 en Budapeŝto, li mortis la 18-an de oktobro 1982 en Budapeŝto.

Memortabulo pri Béla Radics
Statuo pri Béla Radics

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Radics devenis el malriĉa laborista (proleta) familio. Li ricevis gitaron en 1959, poste li estis memlernanto. Post 3 jaroj li estis gitaristo de fabrika orkestro. En 1964 li jam estis gitaristo en pli konata ŝlagrorkestro. Li plej ofte ludis ŝlagrojn de Jimi Hendrix kaj Cream. En la sekvaj jaroj li muzikadis en pluraj ŝlagrorkestroj (resume en 14 orkestroj). En 1968 li gitarludis ekzemple super la kapo aŭ per dentoj. Iom poste li rifuĝis al alkoholo, kiu kaŭzis la fruan morton. Li neniam ricevis premion, datenoj pri eksterlandaj koncertoj ne estis trovitaj. Postmorte memorsocieto kaj memororkestro formiĝis. Oni kolektas kaŝe registritajn magnetofonajn muzikaĵojn dum koncertoj de Radics por plibonigi, poste eldoni ilin.

Elektitaj koncertoj[redakti | redakti fonton]

  • Budapeŝto (1968, 1969, 1972, 1977)

Elektitaj ŝlagroj[redakti | redakti fonton]

  • Csodálatos utazás, Királyi madár, Napfényes napok (komponisto, tekstopoeto)
  • Tovább (komponisto)
  • Zöld csillag (komponisto, tekstopoeto kun aliaj)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • statuo en Budapeŝto (2005)
  • memortabulo en Budapeŝto (2000)
  • strato en Budapeŝto (2013)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]