Béla Sulyok

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Sulyok
Persona informo
Naskonomo Schleiffer Béla
Naskiĝo 21-an de novembro 1904 (1904-11-21)
en Budapeŝto
Morto 1-an de marto 1977 (1977-03-01) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ekonomikistopolitikisto • bankisto
vdr

Béla Sulyok [ŝujok], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Sulyok Béla estis hungara bankisto, subministro. Lia origina familia nomo estis Schleiffer [ŝlejfer] ĝis 1945.

Béla Sulyok[1] naskiĝis la  21-an de novembro 1904(nun 1904-11-21) en Budapeŝto, li mortis la 1-an de marto 1977 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Sulyok devenis el juda familio. Post lernado li laboris en banko ekde 1923. Tiutempe li aliĝis al la sindikato, ekde 1929 al la komunistoj. En 1939 li estis trudemerito pro la juda deveno. Li estis ankaŭ trudlaboristo, sed li rifuĝis. Ekde 1945 li havis altajn ŝtatajn postenojn, ekzemple li estis gvidanto de Hungara Nacia Banko aŭ li estis subministro. Inter 1954-1959 li estis sendita al Parizo kiel konsilisto. Li pensiuliĝis en 1968. Li ricevis signifajn ŝtatajn premiojn inter 1950-1968.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]