Béla Szentiványi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Szentiványi
Persona informo
Naskonomo Czéder Béla György
Naskiĝo la  28-an de junio 1895(nun 1895-06-28)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 7-an de oktobro 1959
en Hungario Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Arta Universitato Moholy-Nagy
Familio
Edz(in)o Q66984517
Okupo
Okupo aktoroteatrestroteatra reĝisoro
vdr

Béla Szentiványi [sentivAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szentiványi Béla estis hungara aktoro, reĝisoro, teatrestro. Lia origina kompleta nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Czéder Béla György [cEder bEla djordj] (la nomo Szentiványi estis uzata ekde 1953).

Béla Szentiványi [1] naskiĝis la 28-an de junio 1895 en Budapeŝto, li mortis la 7-an de oktobro 1959 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Szentiványi akiris diplomon en Industriarta Altlernejo, poste ekde 1908 li lernis aktoradon en privata aktorlernejo de Kálmán Rózsahegyi. Li batalis dum la 1-a mondmilito, li ankaŭ vundiĝis. Li debutis aktoro en 1919 en malgranda teatro en sia naskiĝurbo, poste li havis rolojn en kabaredoj, ekde 1923 en teatroj. En la teatra jaro 1925 li estis aktoro-reĝisoro de Teatro Városi de Szeged. En la sekva jaro li apartenis al migranta teatro de Nándor Alapi, sed en 1927 li establis propran migrantan teatron funkciantan ĝis 1933. En la sekvaj jaroj li apertenis en diversaj teatroj, kelkfoje li ankaŭ reĝisoradis. Li kreis novan sistemon ŝanĝi tuj la kulisojn. Depost la 2-a mondmilito la aktorpolitika komisiono malpermesis la plian aktoradon, tial li prezentis spektaklojn antaŭ preĝejoj, baldaŭ li havis laborlokon en ŝtata entrepreno ĝis la emeritiĝo, kie li kreis galanteriojn.

Li estis edzo inter 1927-1941, post eksedziĝo li denove edziĝis. La dua edzino naskis filinon en 1944.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Lelki klinika (1941) - ĵurnalisto
  • Lejtőn (1943) - kolonelo

Elektitaj reĝisoraĵoj[redakti | redakti fonton]

Lia libro[redakti | redakti fonton]

  • Kialvó lángok (A vidéki színészet élet halál harca Trianon után) (1933)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.