Béla Tallián

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Barono Béla Tallián, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Tallián Béla estis hungara politikisto, ministro, parlamentano. Lia nobela antaŭnomo estis vizeki.

Béla Tallián

Béla Tallián [1] naskiĝis en 1851 en Szabás. Li mortis la 23-an de novembro 1921 en Kiszombor.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Tallián frekventis gimnaziojn en Budapeŝto kaj Szeged, universitaton en Pozsony. Li akiris diplomon en 1873, poste li eklaboris en administrado de Torontál kiel subnotario. Ekde 1886 li estis elektita ĉefdepartementestro, krome li okupiĝis pri agrikulturaj problemoj, ankaŭ pri kanalizadoj de Dravo kaj Balatono. Inter 1896 kaj 1918 li estis elektita parlamenta deputito, inter 1903 kaj 1905 li estis ministro pri agrikulturo. Dum la 1-a mondmilito li estis guberniestro de Beogrado por mallonga tempo. Dum Hungara Sovetrespubliko li estis arestita. Li ricevis premiojn en 1877 kaj 1894, krome en 1901 li ricevis la titolon interna sekreta konsilisto.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Törvényjavaslat a munkások és cselédek sorsának betegség, baleset, rokkantság és aggkor esetére való biztosításdról (1896)

Fontoj[redakti | redakti fonton]