El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISO
Büllingen (germane: [BY:Ling'n] aŭ france: Bullange) estas municipo en germanlingva Belgio.
Ekde 1977 la municipoj Manderfeld, Rocherath kaj Schönberg apartenas al Büllingen, la ĉefa municipo.
Ĝis la Traktato de Versajlo en 1919 la municipo apartenis al la Germana Regno, kiel la resto de la tiamaj distriktoj Eupen kaj Malmedy. Antaŭe ĝi estis parto de la duklando Limburgo, kaj post la Viena kongreso en 1815 al Prusio.