Bünz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bünz
Bünz en Waltenschwil
rivero
Bazaj informoj
Longeco 30,47 km
Fluo
- Alteco super marnivelo 800 m
Enfluejo Aro
- Alteco 350 m
Geografio
Alfluantoj Aabach
Rivero en Eŭropo
vdr

Bünz estas rivero en Kantono Argovio en la Svisa Mezlando.

Priskribo de la akvofluo[redakti | redakti fonton]

La fonto de Bünz situas ĉe Galltzi je la koordinatoj 47° 13′ 55″ N 8° 19′ 30″ O / 47.23194 °N, 8.32500 °O / 47.23194; 8.32500 (mapo)Koordinatoj: 47° 13′ 55″ N 8° 19′ 30″ O / 47.23194 °N, 8.32500 °O / 47.23194; 8.32500 (mapo) en la komunumo Beinwil (Freiamt) sur alteco de 800 m s.m. Ĝi fluas unue orienten, pasas la vilaĝo-centron de Beinwil, kaj tiam kurbiĝas norden. Ĝis Muri sur la unuaj 5 km de sia vojo la rivereto rapide perdas altecon ĝis proksimume 460 m s.m.. La altecdiferenco dum la ceteraj 25 km ĝis la alfluo al Aro en Möriken-Wildegg je alteco de 350 m s.m. estas nur ankoraŭ 110 m.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pro la malgranda altecdiferenco la rivero antaŭe estis trekurboriĉa kaj apud Wohlen troviĝis granda marĉo. En la 1920-aj jaroj oni rektigis la rivereton. Pro la samtempe kreskanta loĝantaro kaj dum longa tempo mankantaj akvopurigejoj la akvokvalito rapide malboniĝis kaj dum longa tempo la rivereto estis konata kiel la kloako de la kantono. Post granda inundo en 1999 la rivero detruis grandan partojn de siaj rektigitaj bordoj kaj kreis novan flotregionon. Oni ŝanĝis la politikon, konstruis akvopurigejojn, kaj renaturigis partojn de la riverbordo. Tial la akvokvalito nuntempe multe pliboniĝis.

Komunumoj laŭlonge de la rivereto[redakti | redakti fonton]

Post la fonto en Beinwil (Freiamt), la rivereto fluas norden tra Muri, Boswil, Bünzen, Waltenschwil, Wohlen, Dottikon, Hendschiken, Othmarsingen, kaj Möriken-Wildegg.

Alfluantoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa alfluanto de Bünz estas la rivereto Aabach, kiu senakvigas la lagojn de Baldegg kaj Hallwil. Krome alfluas al Bünz diversaj malgrandaj riveretoj.

Fontindikoj[redakti | redakti fonton]

  • Parto de ĉi-tiu artikolo baziĝas sur libera traduko de la teksto pri Bünz en la germanlingva vikipedio.
  • La ciferoj baziĝas sur informoj de la Svisa Federacia Oficejo por Trafiko kaj Medio (BAFU).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]