BMW Welt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
BMW Welt
koncertejo • Q1940855vidindaĵo [+]
Koordinatoj48° 10′ 37″ N, 11° 33′ 24″ O (mapo)48.1769411.55667Koordinatoj: 48° 10′ 37″ N, 11° 33′ 24″ O (mapo)

ArkitektoCoop Himmelb(l)au

Konsekro20-a de oktobro 2007

BMW Welt (Bavario)
BMW Welt (Bavario)
DEC
BMW Welt
BMW Welt
Map
BMW Welt

Vikimedia Komunejo:  BMW Welt [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
BMW Welt dumnokte
BMW Welt el alia perspektivo dumnokte
BMW Welt taglume

BMW Welt (en Esperanto - BMW-mondo), estas mult-funkcia ekspoziciejo de la aŭtomobila konzerno BMW en Munkeno, Germanio. En rekta proksimeco al la firmaa ĉefsidejo (turdomo konstruita kvazaŭ kvarcilindra piŝta motoro) kaj la parka eventejo de la Somera Olimpiko 1972, la ekspoziciejo estas desegnita por prezenti la aktualajn aŭtajn kaj motorciklajn produktaĵojn de la konzerno, estas centro de dissendo por tiuj aŭtoj kaj motorcikloj, kaj laŭokaze funkcias kiel eventa forumo kaj konferencejo.

Dezajno kaj konstruo[redakti | redakti fonton]

En 2001 internacia arkitektura konkurso por starigo de la ekspoziciejo estis patronita de la konzerno. Dudek sep arkitekturaj oficejoj partoprenis en la konkuro, [1] el kiuj kvar ricevis premiojn. La ĵurio atribuis unuan premion al du oficejoj, Sauerbruch Hutton en Berlino kaj Coop Himmelb(l)au en Vieno, kaj rekomendis al la du konkurantoj reverki ilian dezajnon por ke en tria dezajna fazo la konzerno determinu kiu arkitektura oficejo estus premiita per la kontrakto.

Fine la kontrakton ricevis la arkitektoj Coop Himmelb(l)au en Vieno, kaj la instalaĵo estis konstruita de aŭgusto 2003 ĝis somero 2007 je kosto de 500 milionoj da Eŭroj. Origine koncipita por esti malfermita dum la matĉoj kaj festadoj de la Futbala Mondpokalo 2006, ĝi fine malfermiĝis la 17-an de oktobro 2007, kaj transdonoj de aŭtoj al aĉetantaj klientoj komenciĝis la 23-an de oktobro 2007.

Dum la unuaj 12 monatoj de funkcio, 2 200 000 vizitantoj akceptiĝis en la ekspoziciejo. La nombro de vizitantoj pliigis al 2 930 000 en 2013, el kiuj 60 procentaĵoj venis el Germanio. Sur la tegmento ĝi havas ampleksan sunpanelaron, kiu povas produkti 800 kW da elektra energio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]