BaRok' Projekto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri muzika grupo. Por informoj pri kultura movado, vidu la artikolon Baroko.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
BaRok'-Projekto
Alie nomata baRok' (malnova nomo)
Deveno Brazilo Brazilo
Ĝenroj Potenca metalroko
Aktivaj jaroj 2007 - nuntempo
Parencaj
temoj
Sunroad, Euphony
Membroj

Rafael Milhomem
Rafael Muniz

vdr

BaRok'-Projekto (origina nomo baRok') estas Brazila esperantlingva potenc-metalroka muzikgrupo.

BaRok'-Projekton fondis la gitaristoj Rafael Milhomem kaj Rafael Muniz en 2007. Centro de la bando estas en Goiânia, la ĉefurbo de la Brazila ŝtato Gojaso, kie loĝas la du Rafaeloj.[1] Ilia muziko estas tre melodia potenca metalroko kun trajtoj de la baroka kaj de la klasika muzikoj.

La grupo en 2007 sendepende eldonis virtualan konceptan albumeton Bataltemp'. La rakonto de la albumeto estas epopeo pri milito.

Komence de la jaro 2013 la grupo anoncis rekomencon de sia agado. Ĝi starigis sian retejon kaj publikigis reklaman videon, en kiu oni anoncis preparadon de nova albumo, kiu nomiĝu “La Ruĝa Rivero”. Unu kanto de la preparata albumo laŭplane devis esti uzata por reklamaj celoj kaj publikigita frue en 2013.[2] Tiu kanto estis eldonita kiel memstara unuopaĵo nomita La Plej Bona Ĉasisto en Oktobro 2013 per YouTube. La ĉefkantisto tiam estis Leo Yanes, kiu en la antaŭa albumo ĉefe kantis en la kanto Heredo de la Post-Milit'.[3]

Membroj[redakti | redakti fonton]

Gastoj[redakti | redakti fonton]

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • 2016 - Sovaĝa animo
    1. Antaŭparolo de Prapatra Kaciko
    2. Malbeno, pt. 1
    3. Ĉe ni estas Abasai’
    4. Droniga Pasio
    5. Reĝino de la Nokto
    6. Sovaĝa Animo
    7. Malbeno, pt. 2
    8. La Sagoj de Rudá
    9. Melodio de Akŭanduba
    10. Kaapora
    11. La Plej Bona Ĉasisto

Albumetoj[redakti | redakti fonton]

  • 2007 - Bataltemp' (virtuala dema albumeto)
    1. Nobla dezir’
    2. Heredo de la Post-Milit’
    3. Arbaro
    4. Bataltemp’
  • 2015 - Jen nia Viv-River’
    1. La Plej Bona Ĉasisto’
    2. Nobla Dezir’
    3. Arbaro
    4. Jen nia Viv-River’
    5. Bataltemp’
    6. Heredo de la Post-Milit’

Unuopaĵoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Martorell, Floréal; Mark Eaton (Marto 2008). Informletero de Vinilkosmo n-ro 22 Marto 2008. Vinilkosmo. Alirita 2012-09-06.
  2. baRok'-Projekto (2013-01-11). baRok´-Projekto - Promocia Video #1 (video). Alirita 2013-01-13.
  3. BaRok' Projekto (2013-10-11). BaRok'-Projekto - La Plej Bona Ĉasisto. Alirita 2013-10-11.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]