Rafael Milhomem

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rafael Milhomem
Persona informo
Naskiĝo 1-an de julio 1981 (1981-07-01) (42-jaraĝa)
en Goiânia
Lingvoj brazilportugalaEsperanto
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo muzikisto
vdr

Rafael Milhomem (naskiĝis la 1-an de julio 1981 en Goiânia, Brazilo) estas brazila muzikisto kaj esperantisto, kunfondinto de la potenc-metala bando BaRok' Projekto.

Li komencis sian muziklernadon per privataj lecionoj de klavaro kaj trumpeto, la gitaro alvenis poste kun instruisto Clévio José Vieira en Centro Libera de Arto (Centro Livre de Artes - CLA) kaj poste en Kultura Centro Gustav Ritter (Centro Cultural Gustav Ritter). Li Muzikdiplomiĝis kun rajtigado en muzikilo (gitaro) ĉe Universitato Federacia de Gojas´ (UFG) en 2003, ricevante gitarkursojn de la gitaristoj Rodrigo Carvalho, Pedro Martelli kaj Eduardo Meirinhos. Specializiĝis en infanaĝa edukado (ESAB). Li partoprenis en multaj muzikkursoj, inter kiuj elstaris: John Holmquist (Usono), Luz Maria Bobadilha (Paragvajo), Andrés Tápia (Kostariko). La elektra gitarlernado okazis paralele al akustikgitara tamen memlerninte, serĉante muzikmaterialon, specialigitajn revuojn, partoprenadojn en diversaj rokbandoj dum la junaĝo kaj spertoj akiritaj el la akustikgitara lecionoj. La sama afero okazas ĉe la lernado de kavako (muzikinstrumento simila al ukulelo).

Partoprenis kiel invitita komponisto de la Projekto Hejmo, patronita de la internacia asocio SAT-Amikaro. Aktivis kiel komponisto, muzikaranĝisto kaj muzikisto, ludante kiel elektragitaristo de la grupoj (eks)Sunroad, (eks)Euphony kaj akustikgitaristo de la grupoj El Ligno Trio kaj (eks) Alma Brasileira. Kune kun Rafael Muniz (Klasiv), Milhomem estas kreinto de la projekto baRok’ “vigla-peza metalo” kiu miksas elementojn de baroka muziko kun klasika, kantita en esperanto, kun partoprenado de multaj kantistoj el la gojana muzika medio. Nuntempe instruas kolektivajn gitarlecionojn por infanoj.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]