BaRok' Projekto
BaRok' Projekto | |
---|---|
Alie nomata | baRok' (malnova nomo) |
Deveno | Ŝablono:Flagikono Brazilo |
Ĝenroj | Potenca metalroko |
Aktivaj jaroj | 2007 - nuntempo |
Parencaj temoj |
Sunroad, Euphony |
Membroj | |
BaRok' Projekto (devena nomo baRok') estas Brazila esperantlingva potenc-metalroka muzikgrupo.
BaRok' Projekto estis fondita de la gitaristoj Rafael Milhomem kaj Rafael Muniz en 2007. Centro de la bando estas en Goiânia, la ĉefurbo de la Brazila ŝtato Gojaso, kie loĝas la du Rafaeloj.[1] Ilia muziko estas tre melodia potenca metalroko kun karakterizaĵoj de la baroka kaj la klasika muzikoj.
La grupo en 2007 sendepende eldonis virtualan konceptan albumeton Bataltemp'. La rakonto de la albumeto estas epopeo pri milito.
Komence de la jaro 2013 la grupo anoncis rekomencon de sia agado. Ĝi starigis sian retejon kaj publikigis promocian videon en kiu anoncis preparadon de nova albumo, kiu nomiĝu “La Ruĝa Rivero”. Unu kanto de la preparata albumo laŭplane devis esti uzata por promociaj celoj kaj publikigita frue en 2013.[2] Tiu kanto estis eldonita kiel memstara unuopaĵo nomita La Plej Bona Ĉasisto en Oktobro 2013 per YouTube. La ĉefkantisto tiam estis Leo Yanes, kiu en la antaŭa albumo ĉefkantis en la kanto Heredo de la Post´-Milit'.[3]
Membroj
Gastoj
- Paulo Melo - kantado en Nobla Dezir'
- Geovani Maia - kantado en Bataltemp'
- Leo Yanes - kantado en Heredo de la Post´-Milit'
- Luciano Vieira - klavara soloo en Heredo de la Post´-Milit'
Diskaro
Albumoj
- 2016 - Sovaĝa animo
Albumetoj
- 2007 - Bataltemp' (virtuala dema albumeto)
- 2015 - Jen nia Viv-River’
Unuopaĵoj
- 2013 - La Plej Bona Ĉasisto (virtuala unuopaĵo)
Referencoj
- ↑ Martorell, Floréal; Mark Eaton (Marto 2008). Informletero de Vinilkosmo n-ro 22 Marto 2008. Vinilkosmo. Alirita 2012-09-06.
- ↑ baRok' Projekto (2013-01-11). baRok´ Projekto - Promocia Video #1 (video). Alirita 2013-01-13.
- ↑ BaRok' Projekto (2013-10-11). BaRok' Projekto - La Plej Bona Ĉasisto. Alirita 2013-10-11.
Eksteraj ligiloj
- [http:// Oficiala retejo]
- BaRok' Projekto ĉe Kantaro-Vikio
- BaRok' Projekto ĉe YouTube
- BaRok' Projekto ĉe Twitter
|