Babarcszőlős
Babarcszőlős [babarcsOlOŝ] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Siklós. En la loknomo szőlős signifas hungare: vinbera.
Bazaj informoj
- Areo: 4 km²
- Loĝantaro: 110
- Poŝtkodo: 7814
- Telefonprefikso: 72
- Koordinatoj: 45°54′16″N 18°08'17″E
Situo
Babarcszőlős situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, fine de sakovojo. Urboj Harkány troviĝas je 12, Siklós 17, Kozármisleny 23, Szentlőrinc 24, Pécs kaj Sellye po 27, Villány 30 km-oj.
Historio
La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1332 en formo "Popruzeuleuse". Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon.
Vidindaĵoj
- sonorilostablo el 1911, kapelo alkonstruiĝis en 1993