Balázs Borsos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Balázs Borsos
Persona informo
Naskiĝo 14-an de marto 1961 (1961-03-14) (63-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös LorándUniversitato de Dramo kaj Filmo
Okupo
Okupo etnologo • filmreĝisoroĉefkameraisto • universitata instruisto • etnografo
vdr

Balázs Borsos [balAĵ borŝoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Borsos Balázs estas hungara etnografo, etnologo, reĝisoro, kameraisto, altlerneja instruisto, koresponda membro de Hungara Scienca Akademio (2019). Lia frato estis Béla Borsos (bestokuracisto).

Balázs Borsos[1] naskiĝis la 14-an de marto 1961 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Balázs Borsos studis en Scienca Universitato Loránd Eötvös inter 1980 kaj 1988, kie li akiris 2 diplomojn (pri geologio en 1987, pri etnografio en la sekva jaro). Li samloke plulernis (1990-1993) rezulte plian diplomon pri video. Li studis ankaŭ en Teatroarta Altlernejo (1993-1996) rezulte plian reĝisoran diplomon. Depost la unua diplomo (1987) kiel stipendiulo li aliĝis al akademia etnografia instituto, kie post jaroj li ekhavis pli altajn postenojn. Li ankaŭ ekinstruis en Universitato de Miskolc ekde 1993, foje ankaŭ en Universitato Loránd Eötvös. En 1985 li estis en Afriko duonjaron, poste en Norda Ameriko 3 monatojn. Li kandidatiĝis en 1994, doktoriĝis en 2010. Li ricevis premiojn kaj stipendiojn inter 1994-2014.

Elektitaj monografioj[redakti | redakti fonton]

  • Szafari a pále, pále. A gróf Teleki Samu vezette expedíció (1887-1888) szerepe és jelentősége Kelet-Afrika néprajzi feltárásában. (1998)
  • Három folyó között. A bodrogközi gazdálkodás alkalmazkodása a természeti viszonyokhoz a folyószabályozási munkák idején (1840-1910). (2000)
  • Dunántúl, Kisalföld, Alföld. A magyar népi kultúra régiói I. (2011)

Elektitaj filmaj laborojoj[redakti | redakti fonton]

  • Dreaming about a Place (reĝisoro, kameraisto, 1991)
  • Mi is az az ökofalu? (reĝisoro, kameraisto, 1992)
  • A nap fiainak földjén I-II. Fejős Pál nyomában az inkák szent völgyében (reĝisoro, kameraisto, 1997-1998)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]